Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nord-Osetio - Vikipedio

Nord-Osetio

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Rusio > Norda Kaŭkazio > Nord-Osetio


Flago de Nord-Osetio
Flago de Nord-Osetio
Nord-Osetio sur la mapo de Rusio
Nord-Osetio sur la mapo de Rusio

Nord-Osetio estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. En 1774 propravole aliĝis al Rusio. En 1921 formiĝis Vladikavkaza (Oseta) Okrugo en konsisto de Montara ASSR. De 1924 - AO, 1936 - ASSR.

  • Plena oficiala nomo: Respubliko Norda Osetio — Alanio
  • Areo: 8,0 mil kv.km. (4 mil kv.km. montaro);
  • Loĝantaro: 678,6 mil; inter ili urbanoj - 456,9 mil (2001). Osetoj: ĉ. 70% de loĝantaro.
  • Ĉefurbo: Vladikavkaz (pli ol 310 mil loĝantoj).
  • Kodoj de aŭtomobiloj: 15 rus
  • Urboj: Vladikavkaz (ĉefurbo, 310 mil loĝantoj), Mozdok (39 mil), Beslan (34 mil), Alagir (23 mil), Ardon (16 mil), Digora (12 mil).
  • Hidrografio: la ĉefa rivero — Terek (baseno de la Kaspia maro), al kiu enfluas ĉiuj aliaj montaraj riveretoj.
  • Ĉefo: la ĉefo de la respubliko ekde la 7-a de junio 2005 estas Tajmuraz Mamsurov, 51-jara beslanano.

Du gravaj vojoj el Rusio al Trans-Kaŭkazio: Transkam kaj t.n. Milita Kartvela Vojo.

Laŭ Konstitucio de Respubliko Norda Osetio — Alanio la du ŝtataj lingvoj en la regiono estas la rusa kaj la oseta (en la formo de ambaŭ dialektoj: la irona kaj la digora).

Enhavo

[redaktu] Turismo

Montara vilaĝo Cimiti en Nord-Osetio kun vido al urbeto Supera Fiagdono en la valo.
Pligrandigu
Montara vilaĝo Cimiti en Nord-Osetio kun vido al urbeto Supera Fiagdono en la valo.

Norda Osetio dum longa tempo estis tre alloga turisma loko, speciale por ŝatantoj de montara skiado. En sovetiaj tempoj ankaŭ eksterlandanoj (speciale el Orienta Germanio) ŝatis ripozi tie ĉi. Nun la famaj ripozejoj Cej kaj Dzinaga uzas nur parton de siaj eblecoj por loĝigi turistojn — bedaŭrinde la militaj konfliktoj en la najbaraj regionoj forpuŝas eventualajn turistojn. Tamen eblas paroli, ke dum la jaroj 2003-2005 okazis ioma kresko de ripozantoj en Cej kaj Dzinaga.

[redaktu] Konflikto kun Inguŝio

En la jaro 1992 ĉi tie okazis interetna konflikto, kies kaŭzo estis Apudurba distrikto, kies grandan parton oni volis aligi al la najbara rusia regiono — Inguŝio. Rezulte de la konflikto kelkmil inguŝoj devis forlasi Osetion kaj loĝas nun en Inguŝio kiel rifuĝintoj. Pli ol duono el ili jam revenis al Norda Osetio, sed ne ĉiuj povis ekloĝi en siaj hejmoj, ĉar en pluraj forlasitaj domoj nun loĝas migrintoj el alia problema regiono — Sud-Osetio.

[redaktu] Beslana Tragedio

Septembre de la jaro 2004 Nord-Osetio subite iĝis tutmonde fama pro la terorista atako al mezlernejo numero 1 en urbeto Beslan (329 mortintoj, inter kiuj 159 infanoj). La okazintaĵo serioze influis la ĉiutagan vivon en Nord-Osetio: i. a. loĝantaro iĝis pli politike aktiva, akriĝis la konservita konflikto kun la najbara Inguŝio.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  Fotoj el Osetio kun subskriboj (eo)
•  Granda ilustrita artikolo pri Nord-Osetio en "La Ondo de Esperanto" (eo)
•  Ossetia.ru — novaĵservilo pri eventoj en Osetio (ru)

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com