Planedo
El Vikipedio
Astronomio > Planedo
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo. La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migranto aŭ vaganto.
Nia suno havas ok planedojn. Ĝis la redifino de planedo en 2006 fare de la Internacia Astronomia Unio, estis naŭ planedoj (la naŭa estis Plutono) kaj oni atendis trovi aŭ difini pliajn (Sedno estis ebla 10a planedo), sed nun la nombro ŝajnas tre fortike fiksita je ok kaj apenaŭ videblas eblo trovi pliajn planedojn en nia sunsistemo.
Je la 24-a de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio akceptis rezolucion, kiu difinis planedon en la sunsistemo jene (parto el rezolucio 5A):
- Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon.
Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.
[redaktu] Antikvaj planedoj
En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iradas ĉirkaŭ la Tero, tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero.
La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.
[redaktu] Modernaj planedoj
Giordano Bruno estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, li vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo.
La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.
La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono, tiu lasta ekde 2006 jam ne plu planedo) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.
La plejparto de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin.
[redaktu] Supozataj kaj alistelaj planedoj
Oni longe supozis, ke estas ankaŭ aliaj planedoj. Unu el tiuj estis nomata Planedo X, astro kiu perturbas la neptunan kaj plutonan orbitojn. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭ estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno kaj ke la orbito de Neptuno havas nur etajn malregulaĵojn, kiuj apenaŭ antaŭvidas malkovron de nova planedo.
Ĝis 2006, ne ekzistis klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estis konsiderataj kiel planedoj, kiel Cereso, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povis havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono kiu nun estas jam eks-planedo.
Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibra ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivofavoraj planedoj en la najbaraĵo de iu proksima stelo.
Planedoj: Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno
Nanplanedoj: Cereso | Plutono | Eriso
Aliaj objektoj: Asteroidoj | Centaŭroj | Kometoj | Meteoroidoj | Trans-Neptunaj objektoj | Interplaneda polvo
Regionoj: Asteroida zono | Kujpera zono | Oorta nubo | Heliosfero
Ankaŭ rigardu: Listo de la objektoj de la sunsistemo