Kometo
El Vikipedio
Kometo estas malgranda astra korpo, kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Ĝi estas nomita ofte "malpura bulo da neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed ĝi plejmulte konsistas el karbona dioksido, metano kaj akva glacio kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj.
Enhavo |
[redaktu] Ecoj
Teorio diras, ke la kometoj estas rubo de la primitiva formiĝo de la sunsistemo. Tio estas tre grava, ĉar kometoj permesas koni la konsiston de la nebulo, kiu densiĝis por formi la sunon kaj (eble) la aliajn planedojn.
La orbito de la kometoj kelkfoje estas perturbita, kaj la kometo falas tre proksimen al suno en elipsega orbito. Kiam la kometo proksimiĝas al suno, la suna varmo degeligas parton de la kometo. La fluo de gaso kaj polvo formas grandegan atmosferon, kaj la premo de la suna vento donas al ĝi la formon de vosto aŭ hararo (el kio ĝi ekhavas sian nomon (kometes [κομητης] signifas Hararo en la greka).
La solida korpo de la kometo estas la kerno (kelkfoje nomata nukleo). Multaj pensas, ke la kometa vosto estas ĉiam malantaŭ la kerno rilate al la direkto de la movado, sed tio ne estas vera: La vosto ĉiam direktiĝas for de la suno.
Kiam la kometo eniras la internan sunsistemon, la kometaj kerno kaj vosto estas spektakle lumataj de la suno: la polvo reflektas la lumon kaj la gasoj brilas pro la jonigo. Preskaŭ neniu kometo estas videbla sen la helpo de teleskopo. Kelkaj kometoj, ĉiujardeke, brilas sufiĉe kaj videbliĝas.
[redaktu] Observo
Antaŭ la invento de la teleskopo la homoj pensis, ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El la ĉina historio ni scias, ke la homoj observis kometojn ekde jarmiloj.
Tycho Brahe malkovris en la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento Edmond Halley uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac Newton, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris, ke unu kometo revenis ĉiujn 76 aŭ 77 jarojn. Baldaŭ ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias, ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde la 66-a jaro a. K.
La vera naturo de la kometoj estis spekulativata dum jarcentoj. En la frua 19-a jarcento la germana matematikisto Friedrich Wilhem Bessel kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence Whipple sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita, kiam multaj kosmosondiloj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam la kosmosondiloj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la vaporiĝanta nukleo.
Ni pensas, ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kujper-bendo kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj, kiuj provas klarigi la originon de la perturbo, kiu kaŭzas la falon de la kometoj en elipsegan orbiton: hipoteza stelo Nemesis, nekonata planedo Ikso, ktp.
Ironie, kometoj estas inter la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris, ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4 % de la suna lumo. Por komparo: nigra asfalto reflektas 7 % de la lumo.
Ni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion bezonatan por krei la belan spektaklan kosman degelon.
[redaktu] Kelkaj famaj kometoj
- Kometo Borrelly
- Kometo Encke
- Kometo Hale-Bopp
- Kometo Halley
- Kometo Humason
- Kometo Ikeya-Seki
- Kometo Kohoutek
- Kometo Mrkos
- Kometo Shoemaker-Levy 9
- Kometo Tempel 1
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon
Planedoj: Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno
Nanplanedoj: Cereso | Plutono | Eriso
Aliaj objektoj: Asteroidoj | Centaŭroj | Kometoj | Meteoroidoj | Trans-Neptunaj objektoj | Interplaneda polvo
Regionoj: Asteroida zono | Kujpera zono | Oorta nubo | Heliosfero
Ankaŭ rigardu: Listo de la objektoj de la sunsistemo