Manhatano
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko > Manhatano
Manhatano (angle, Manhattan) estas unu el la kvin komunumoj de Novjorko kaj la centra insulo de Novjorko. Ĝi estas la komerca kaj kultura centro de la urbo. La aliaj kvartaloj estas plejparte domaraj. Manhatano enhavas 1,5 milionojn da loĝantoj. Dum la tago estas eble 2,5 milionoj sur la insulo. Ĝi estas insulo de cent lingvoj.
La nederlandanoj aĉetis la insulon en 1626 de indianoj por 60 guldenoj da komercaĵoj (vidu sube). En 1664 la britoj forprenis la insulon.
La ĉefaj kvartaloj de Manhatano:
- Wall Street - "Murstrato" - la financa centro de la insulo, se ne de la mondo.
- Midtown - "Mezurbo" - centro de usona amaskomuniko (eldonejoj, televido, komerca propagando, ktp), modo, kaj la centraj oficejoj de grandaj kompanioj kaj de UNO
- Greenwich Village - "Vilaĝo de Grenviĉo" - tradicie juna kaj avangarda, sed nun plejparte juna kaj profesia
- Harlem - la kultura ĉefurbo de nigra Usono
- Upper East Side - "Supra Orienta Flanko" - muzeoj kaj la apartamentoj de la riĉularo
- Upper West Side - "Supra Okcidenta Flanko" - apartamentoj de la profesiuloj
- Broadway - "Larĝa Vojo" - centro de usona teatro
Broadway ankaŭ estas strato: en la tempo de la indianoj, ĝi estis la ĉefa vojo trans la insulo. Nun ĝi estas longa strato.
Manhatano estas la centro de fervojoj kaj aŭtovojoj de Novjorko kaj ĝiaj antaŭurboj.
La riĉaj kaj la malriĉaj loĝas en Manhatano: la burĝaro estas juna kaj malgranda.
[redaktu] 24 dolaroj
Laŭ mito de la lernejo, la nederlandanoj en 1626 aĉetis Manhatanon, la centra insulo de Novjorko, de la indianoj por 24 dolaroj da komercaĵoj. Sed la usona dolaro ne tiam ekzistis. La vera nombro estas 60 guldenoj, sed tio estis erare konvertita en 1847 de usona historiisto al 24 dolaroj. Erare ĉar li ignoris la efikon de inflacio. Kaj tiuj, kiuj nun citas la nombron ignoras la efikon de inflacio ekde 1847!
La guldeno tiam enhavis 3,5 gramojn da oro, do 60 guldenoj enhavis oron nune taksita je $1850. Sed la nuna valoro de oro ne estas historie norma. Do nombro pli ĝusta por 60 guldenoj estas 1800 denaroj aŭ $5300.
Multe de la komercaĵoj estis metalaj iloj (hakiloj, boliloj, alenoj, ktp). Hodiaŭ industria ekonomio povas produkti la ilojn por multe malpli ol 60 guldenoj. Sed la indianoj de Manhatano tiam ne eĉ posedis la arton de metalurgio, do por ili la metalaĵoj estas de valoro multe pli ol 60 guldenoj.
Aldone, la indianoj, kiuj ne pensis pri la posedado de tero same kiel la nederlandanoj, ne intence vendis la insulon mem sed nur rajton de uzo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://newyorkbirds.free.fr/manhattan/index.php
- http://perrin.olivier.free.fr/new_york_2005/Flaner%20dans%20Manhattan/index.html
- http://perrin.olivier.free.fr/mes_voyages/nyc_noir_et_blanc/index.html
- http://teachpol.tcnj.edu/amer_pol_hist/fi/00000002.htm