Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Novjorko - Vikipedio

Novjorko

El Vikipedio

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko < Urboj


  • loko: 40° 47' N, 73° 58' U Mapo
  • horzono: GMT-5h (-4h somere)
  • loĝantaro: 21.500 mil homoj (en la aglomeraĵo)

Nov Jorko (angle New York [nu-jork]) estas la plej granda urbo en Usono kaj grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. La politika urbo enhavas 8,0 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo). Ĝi estas en la nordoriento de la lando ĉe la marbordo.

Novjorko situas en la plej suda pinto de la usona subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuwe Amsterdam) de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum).

Lokiĝo de Novjorko en la subŝtato Nov-Jorko
Pligrandigu
Lokiĝo de Novjorko en la subŝtato Nov-Jorko

Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Nov Jorko kiel kultura centro de la lando.

Mapo de la komunumoj. ● (1) Manhatano, ● (2) Broklino, ● (3) Kvinzo, ● (4) Bronkso, ● (5) Staten-Insulo
Pligrandigu
Mapo de la komunumoj. (1) Manhatano, (2) Broklino, (3) Kvinzo, (4) Bronkso, (5) Staten-Insulo

Novjorko konsistas de jenaj kvin komunumoj (boroughs) (kun la nombro de loĝantoj en 2000):

  • Manhatano (Manhattan) – 1,5 milionoj, 61 km2
  • Broklino (Brooklyn) – 2,5 milionoj, 212 km2
  • Bronkso (The BronxKings) – 1,3 milionoj, 114 km2
  • Kvinzo (Queens) – 2,2 milionoj, 290 km2
  • Staten-Insulo (Staten Island) – 0,4 milionoj, 116 km2

Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj urbopartoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj.

Novjorko iam (18651970) estis granda haveno de transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al Orienta Azio kaj la haveno nun estas en Nov-Ĵerzejo. La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de Wall Street ("Mur-Strato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo.

Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis de alie." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo la kulturo ofte ŝanĝiĝas: juda (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj jidoparolantoj en la mondo), jamajka, dominga, greka, hindia, rusa, salvadorana, ktp. Estas pli da Puertorikanoj en Novjorko ol en Puerto-Riko mem.

La riĉuloj, la malriĉuloj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo, Vestĉestro, suda Konetikuto kaj norda Nov-Ĵerzejo. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj.

La Statuo de Libereco, kvankam ĝi troviĝas en novĵerzeja teritorio, estas grava simbolo de Novjorko; tamen ne nur de la metropolo, sed ankaŭ de tuta Usono. Ĝin donacis Francio al Usono por celebri la centjaran datrevenon de la usona sendependiĝo.

Je la 11-a de septembro 2001 la Ĝemelturoj estis tute detruitaj per pasaĝer-aviadiloj kaptitaj de islamismaj atencistoj. Ilian lokon prenu la Turo de la Libero, estonta la plej alta konstruaĵo de la mondo.

La urbo gastigis la landan kongreson de ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Novjorko sub la gloso New York City
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com