Josef Barvíř
El Vikipedio
Josef Barvíř <Jan Blahoslav> (naskiĝis la 19-an de novembro 1879 en Dobřenice apud Hradec Králové - mortis la 29-an de aprilo 1955 en Brno) estis pionira ĉeĥa esperantisto.
Doktoro pri juro. Jam kiel jurista studento li estis junulo daŭre entuziasma kaj daŭre laborema en la Esperanto-movado. Li aktivis kiel protokolisto de la Praga Esperanto-klubo kaj kiam la opozicio kontraŭ Kühnl la 1-an de januaro 1908 rezultigis novan lokan organizaĵon por Prago Bohema Societo Esperantista en Praha (ĉeĥlingve: Česká společnost esperantistů v Praze), J. Barvíř fariĝis ĝia sekretario.
Post la unua mondmilito li transiris al Brno kaj aktive laboris en la loka esperantista klubo.
En 1923 li partoprenis kun Augustin Pitlík en Internacia Konferenco pri la Solvo de la Problemo de Internacia Lingvo por Komerco kaj Trafiko en Venecio (1923-04-2/4), kiu aprobis rezolucion favoran por Esperanto.
[redaktu] Tradukoj
- Karel Absolon: "Moravia karsto" (Abismo Macocha kaj grotoj, Brno 1921?)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.