Eduard Kühnl
El Vikipedio
Eduard KÜHNL [künl] (naskiĝis la 16-an de majo 1884 en Prago; mortis en 1966) estis ĉeĥa esperantisto kaj oficisto de ĉeĥoslovaka diplomatia servo.
Li estis esperantisto de 1900, do pioniro de Esperanto. Li kunfondis la Esperanto-klubon en Prago. Li fondis la Boheman Union Esperantistan en 1908 kaj gvidis ĝin ĝis la unua mondmilito. Li estis unu el tiam maloftaj Esperantistoj-turistoj. En 1903 li vojaĝis tra Germanujo, Svisujo kaj Francujo, serĉante kaj vizitante Esperantistojn. Pri tio li skribis en Bohema Esperantisto.
Estante en julio 1914 en Paris por ĉeesti la Universalan Kongreson, li estis ekspedita Hispanujon, kie li vivis dum la mondmilito inter Esperantistoj, partoprenante aktive en la propaganda laboro por restarigo de la Ĉeĥoslovaka ŝtato.
Li eldonis kaj redaktis la monatan Esperanto-gazeton Časopis Českých Esperantistů de 1907 ĝis 1914; aperis tie Avineto de Božena Němcová. Li verkis kaj eldonis detalan gvidlibron tra Praha; detalan ĉeĥan lernolibron; ĉeĥan tradukon de la Fundamento de Esperanto kaj ĉeĥan ŝlosilon. Li estis ano de la Akademio de Esperanto.
Post forveturo al Usono, li donacis sian ampleksan Esperanto-bibliotekon al Biblioteko de la Nacia Muzeo en Praha. De 1942 ĝis 1947 li laboris kiel diplomato de Ĉeĥoslovakio en Kubo, ekde 1947 en Peruo.