Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Historio de Usono - Vikipedio

Historio de Usono

El Vikipedio


Oni suspektas ĉi tiun artikolon nerespektanta la neŭtralan vidpunkton deziratan de la vikipediistaro. Konsideru do ĝian enhavon singardeme. Antaŭ ol klopodi restarigi la neŭtralecon, bonvolu unue diskuti pri ĝi en la diskutopaĝo.


Enhavo

[redaktu] Prahistorio

Homoj unuafoje venis al la nuna Usono ĉirkaŭ -35 000 el Siberio al Alasko (tiam kunigita per seka tero), probable sekvantaj la bestojn kiujn ili ĉasis. Dum la Glacia Epoko la amerikanoj ĉasis grandajn bestojn.Kennewick Man

[redaktu] 1000

Vikingoj esploris kaj eble eĉ enloĝis laŭ la nordorienta marbordo, sed ĉiu ajn kolonio mallonge daŭris. En la 1400-oj, iuj eŭropanoj fiŝkaptis en la maro apude. Kristoforo Kolumbo atingis Puerto-Rikon en 1493.

[redaktu] 1500

Eŭropanoj esploris la nunan Usonon, serĉante oron kaj mallongan vojon al Ĉinio, Barato kaj al la Insuloj de Spicoj (la nuna Indonezio).

1513- Ponce de Leon malkovris Floridon. 1520-1526 Francisco Gordillo, Esteban Gómez kaj Lucal De Allyon navigis longe de la orienta marbordo de Usono, ankaŭ en la Hudsono. 1526- AYLLYON faris hispanan kolonion en Sud-Karolino (San Miguel de Guadalupe). 1539- Hernando De Soto kaj siaj viroj veturas tra Florido, Georgio, Nord-Karolino, Sud-Karolino, Tenesio, Alabamo, Misisipio, Arkansaso, Luiziano. Li malkovris kaj transiris la Misisipon Riveron en 1541. 1940- Francisco Vásques De Coronado veturas tra Arizono, Nov-Meksiko, Kansaso, Oklahomo, kaj Teksaso. 1550- ARELLANO fondis Pensacola. 1565- Menéndez De Avilés fondis la unuan urbon en Usono, San Agustín, {Saint Augustine) Florido. 1607- La britoj fondis Jamestown, Virginio, kiu estis la unua daŭra angla kolonio.

[redaktu] 1600

Eŭropo kolonias la nunan Usonon: Britio laŭ la orienta marbordo, Nederlando ĉirkaŭ Novjorko, Francio ĉirkaŭ Novorleano, kaj Hispanio en Florido kaj la nuna sudokcidenta Usono. Dum la jarcento, Britio forprenis Novjorkon for de Nederlando.

Britoj tiam metis la fundamenton de usona socio kaj kulturo. Sed ne estis la sama socio kaj kulturo tra la tuta kolonia Usono: en la sudo, kiel en la sukeraj insuloj de la [[Kariba Maro]], viroj venis por riĉiĝi, precipe per plantado de tabako kaj kotono. Sed en la nordo, viroj venis ne por profito sed pro libereco de religio. Sekve tiuj ne intencis reveni al Eŭropo sed kunportis siajn familiojn. Plue, eĉ se ili dezirus profiton per plantado, la tero de la nordo estis tro ŝtonema kaj la vetero fridema. Do kiam la religia fervoro velkis, ili sin turnis ne al la tero por gajni panon, sed al la maro kaj komerco, konstruante ŝipojn kaj komercante inter Afriko (sklavoj), Ameriko (sukero, tabako, kotono) kaj Eŭropo (artefaritaĵoj) -- la tiel nomata komerco triangula.

Ĉi tiu malsamo inter la nordo kaj sudo profunde formigas Usonon.

En la sudo, pro la deziro por profito per plantado kaj pro supereco de pafoforto, eŭropanoj facile forprenis multe da tero el la amerikanoj. Sed ili forprenis pli da tero ol ili povas memlabori. Do ili bezonis laborantojn. Sed Eŭropo ne ankoraŭ havis milionojn aŭ eĉ dekmilojn da homoj malriĉaj kaj senokupaj. Do la plantistoj sin turnis al Afriko por laborantoj.

Per preteksto de religio, afrikanoj estis sklavigitaj por labori en kampoj de tabako kaj kotono. Sed kiam la afrikanoj kristaniĝis, raso anstataŭigis religion kiel preteksto. Do tiele ekestis en Usono rasismo kaj la rasoj blanka kaj nigra. Tabako kaj kotono ne ankoraŭ nun regas la usonan ekonomion, sed raso ankoraŭ regas usonan socion. La potenco de tradicio kaj kutimo.

La vera motivo por la sklavigo, kompreneble, ne estis religio aŭ raso sed la kapitalisma vulgaraĵo de profito kaj oportuno: Por riĉiĝi, plantistoj bezonas laborantojn kaj, hazarde, la afrikano estis tre bona sklavo -- ne pro iu natura obeemeco aŭ stulteco aŭ io simila, sed simple ĉar la afrikano, malsimilas al eŭropano kaj amerikano, ne povas forkuri kaj sin kaŝi en iun ajn lokan liberan aron de samrasanoj.

Tial, je la fino de la jarcento, divido de laboro laŭ koloro subtenis la ekonomian: la blankaj (eŭropanoj) ŝtelis teron for de la ruĝaj (amerikanoj), pereigante ilin per kuglo, malsano kaj forta drinko, kaj, por labori la teron, sklavigi la nigrajn (afrikanoj), kaj tiam enpoŝigis la profiton.

Kompreneble, la realo ne estis tiel klara kaj elstara. Fakte, la plimulto de la blankaj, eĉ en la sudo, ne havis sklavojn, kaj eĉ la blankaj plantistoj ne enpoŝigis la plimulton da la profito: anstataŭ tio iris al la poŝoj de la komercistoj de Liverpool, Londono kaj aliaj Eŭropaj havenoj. Ne supriziĝu: memoru ke Usono tiama havis ekonomion kolonian

[redaktu] 1700

Dum la 18a jarcento, en la amerikaj kolonioj de Britio, evoluiĝis aparta kulturo.

Helpe de francaj armeoj, la usonanoj militis kontraŭ Britio por sia sendependeco (1776) kaj verkis konstitucion (1787) kiu ankoraŭ staras.

La revoluciistoj fondis la politikan sistemon de Usono, uzinte la ideojn de Locke, la brita filozofo. Tio estas evidenta en "La Deklaracio de Sendependeco":

Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj: ke ĉiu homo estas kreita egala, ke ili estas dotitaj de sia Kreinto per iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post feliĉeco; ke por teni ĉi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, havante siajn justajn potencojn de la konsento de la regatoj; ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝas detruema al ĉi tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝin kaj starigi novan registaron, kuŝante ĝian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante ĝiajn potencojn en tian formon kiu ŝajnas al ili la plej probable efiki sian sekurecon kaj feliĉon. - Thomas Jefferson, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

La konstitucio de Usono starigis tribranĉan registaron, konistante el 1) Prezidanto kaj administracio, 2) dukamera Kongreso de Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj, kaj 3) Supera Tribunalo. Ĉiuj branĉoj havas apartajn potencojn por kontroli kaj bridi la ceterajn. La konstitucio ne tuj liberigis la sklavojn (sed sklavecon ĝi abolis per amendo en 1865 post sangega interna milito), kaj en la komenco permesis internacian sklav-komercon nur ĝis 1808. La konstitucio fariĝis la plej alta leĝfonto en Usono, sed nur post la aldono de la Rajtaro, kiu interalie protektis liberecon en parolo, presado, kuniĝado, religio, kaj donis specialajn protektojn por protekti la rajtojn de akuzitoj. Plue, la Rajtaro garantiis la rajton posedi armilojn.

Triumfinta generalo de la Usona Revolucio George Washington fariĝis la unua Prezidanto de Usono sub la Konstitucio en 1789. Unua Vicprezidanto estis John Adams, alia revoluciano.

[redaktu] 1800

Usonanoj akiris, per milito kaj aĉetado, Alaskon kaj la nunan okcidentan duonon de la lando (el la Misisipo al Kalifornio). Dum la jarcento la usonanoj eventuale venkis la indiĝenajn usonanojn kaj puŝis ilin sur teroj kie kondiĉoj tiam kaj nun estas tre povraj.


En la 1860aj Usonon konsumis la milito inter la sudo kaj la nordo ĉefe pro sklaveco, la unua moderna milito laŭ iuj. La 2-an de decembro 1860, Sud-Karolino secesiis el la Unio kaj 10 aliaj sudaj ŝtatoj sekvis kaj kreis novan union, la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. La nordo, sub la prezidanteco de Abraham Lincoln, venkis la sudon kaj liberigis la sklavojn. Sklaveco estis aboliciita en Usono nur en 1865. Post la milito, tri konstituciaj amendoj ŝanĝis la staton de la ekssklavoj: 13a por liberigi kaj malpermesi por ĉiam nevolan laboron, 14a por doni (al ĉiuj) egalajn rajtojn ĉe la landa regiataro kaj ŝtataj registaroj, kaj la 15a por ebligi ke ili povas baloti. Dum okupado en la sudo, la rajtoj de ekssklavoj estis protektitaj, tamen post la okupo, la situacio de nigrahaŭtuloj en la sudo mizeriĝis. Ili restis malegalaj kaj multe da la nigraj laboris por blankaj bienistoj kontraŭ malmulta pago. Multaj ege suferis sen registara trudo ĝis la 1950aj.

Post la milito usona ekonomio rapide industriiĝis. Je la fino de la jarcento, Usonanoj fariĝis unu el la ĉefaj ekonomioj en la mondo.

[redaktu] 1900

La dudeka jarcento estas foje nomata la "Usona jarcento" pro granda influo de Usono al la cetera mondo. Dum la jarcento XX, Usonanoj batalis du mondmilitojn kontraŭ Germanio kaj Japanio, unu fridmiliton kontraŭ Rusio, fariĝis monda potenco, paŝis sur la luno kaj inventis la aviadilon, kuracon kontraŭ polio televidon, komputilon, rokmuzikon, ĵazon, atombombon, Mickey Mouse, McDonald's, Unikson, la Interreton kaj la kreditokarton.


Dum la 1960-oj, trans la maro ĝi batalis por registaro en Suda Vjet-namo kontraŭ Norda Vjet-namo kiun subtenis la komunistoj. Ĉe hejmo, murdistoj pafmortis ĝiajn plej bonajn politikistojn (la fratoj Kennedy, Johano kaj Roberto, Malcolm X, Martin Luther King). Kreskis malfido en la registaro pro la Vjetnama milito kaj skandaloj de Nixon kaj Clinton).

La registaro daŭre elspezas multan monon forestontece enspezotan kaj nun ŝuldas ĉirkaŭ 2000 gigadenaroj kaj elspezitas ĉirkaŭ 100-200 gigadenaroj po jaro pro sanzorgado multe malegala, kiu lasas multaj homoj sen ia ajn protekto (nun 14% de la ekonomio. 7-10% estas normala, kun universala protekto, inter riĉaj nacioj kiuj posedas sistemon de de san- kaj emerit-a Socia sekureco ) kaj, inter 1975 kaj 1995, ĉirkaŭ 100 Gd po jaro pro la buĝeta deficito. Lando riĉa sed elspezema.

La nacia ŝuldo: delonge, 1950-84, ĝi estis inter 800-1000 gigadenaroj, sed dum la jardeko 1984-94 ĝi duobliĝis al 2000 Gd, kreskinte ĉirkaŭ po 100 Gd en jaro. Tia kreskado estas la plej granda ekde la 1945, la rezulto de altaj buĝeta deficitoj, kiuj ne estis regita ĝis la mezaj 1990-oj.

En 1995 Usono helpis krei pacon en Bosnio (almenaŭ provizore) kaj obsedis pri la murda proceso de O. J. Simpson, kiu malkaŝis vastajn malsamopiniojn inter rasoj en la lando.

En 1998 la amora afero de William J. Clinton kun Monica Lewinsky estis malkovrita dum la proceso de Paula Jones. La afero Lewinsky, tamen, ne povis renversi Clinton-on ĉar la voĉoj mankis al la kontraŭa flanko en Kongreso, la Demokratanoj estinte tute lojalaj al la prezidanto. La voĉdonado en Kongreso ne temis pri adulto, kiu ne estas kontraŭleĝa, sed la mensogado de Clinton pri la afero antaŭ la juĝisto, dum kio Clinton angile redifinis la vortojn seksumado kaj eĉ estas.

En 1999 Usono kun alianco bombatakadis Jugoslavion, kiu estis venkanta ribelon en la provinco de Kosovo, brulinte vilaĝojn, kreinte centmilojn da rifuĝintoj.

[redaktu] 2000

Je marto 2000 la ekonomio dot.com atingis sian pinton.

La voĉdonado de 2000 por prezidanto inter George W. Bush kaj Al GORE finiĝis egale en la gubernio Florido: el 6 milionoj voĉoj, Bush gajnis nur 537 pli da voĉoj (nur 0,01%!) ol Gore. Post kvin semajnoj de barakto en la tribulanoj, advokato kontraŭ advokato, Bush, kies patro estis prezidanto 1989-93, fine venkis.

[redaktu] 2001

Mardon la 11-an septembro, teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis la Ĝemelturojn en Novjorko. Pli ol 4000 pereis. La registaro diras, ke Osama Bin-Laden estas kulpa. Prezidanto Bush deklaris militon kontraŭ terorismo. Je la 7-a de oktobro Usono komencis militon kontraŭ la reĝimo de la talibanoj en Afganio, kiu gastigas kaj terorismajn trejnejojn de Bin-Ladenon. La Norda Alianco, ribelanta armeo de la nordo, kiun Usono subtenis, eventuale forkaptis ĉiujn provincojn kaj urbojn de la talibanoj. Sed multaj soldatoj de la talibanoj malaperis en la montojn kun siaj pafiloj. Bin-Laden ankoraŭ evitas kaptadon (aŭ eble mortis pro renmalsano).

[redaktu] 2002

[redaktu] 2004

vidu ankaŭ:

Ralph Nader

La prezidentajn elektojn venkis George W. Bush, kiu ricevis je 3,7 milionoj pli da voĉoj ol John Kerry. Tie li havos la rajton elekti novajn anojn al la supera kortumo, tiel igante tion konservativa por jardekoj.



Vidu ankau: Usono



[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://college.hmco.com/history/us/resources/students/index.html
•  http://encarta.msn.com/encyclopedia_1741500823/United_States_(History
•  http://www.loc.gov/wiseguide
•  http://www.historians.org


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com