Fenkolo
El Vikipedio
Kuirarto > Spicoj > Fenkolo < Kuracplanto
La fenkolo (latine: foeniculum vulgare) botanike apartenas al la apiacoj (apiaceae).
En la kuirarto uzatas la semoj kaj la folioj de la planto. La semoj de fenkolo fajnigas ĉefe saŭcojn, fiŝaĵojn kaj ankaŭ panon; la folioj estas uzataj por salatoj, kuirita legomo, supoj kaj fiŝaĵoj.
Tizano el fenkolo efikas kontraŭ flatulenco, gastraj spasmoj kaj malvarmumoj.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.