Botaniko
El Vikipedio
Botaniko (el la greka βοτάνη "herbo, planto" ) estas la studo de la plantoj, aŭ de la plantregno. La plantoj estas vivaĵoj, kiuj faras propran nutraĵon, helpe de fotosintezo (fungoj NE estas plantoj kaj estas temo por mikologio). La plantregno havas diviziojn, dum la animalregno havas filumojn.
La divizioj de la plantregno:
- Algo - (ankaŭ Likenoj)
- Briofito - muskoj, sfagnoj kaj hepatikoj.
- Psilofito - simplaj primitivaj plantoj. La plejparto formortis.
- Likopodiofito - likopodioj sporofitaj plantoj (plantoj kun sporoj)
- Ekvizetofito - sporofitaj plantoj, ekvizetoj kaj junkoj.
- Filikofito - filikoj, sporofitaj plantoj kun folioj, sed sen semoj kaj floroj.
- Pinofitoj, gimnospermaj arboj kun konusoj, la koniferoj, la pinoj, abioj, piceoj.
- Magnoliofito angiospermoj, aŭ plantoj kun floroj kaj semoj. Estas proksimume 250.000 specoj da plantoj kun semoj. Ili donas al la homo nutraĵon.
Estas du klasoj de angiospermo,
- unukotiledonaj plantoj kun unu kotiledono, kaj
- dukotiledonaj plantoj kun du kotiledonoj.
Vidu ankaŭ: Botanika terminaro