Navo
El Vikipedio
arkitekturo>preĝejo>navo
Navo estas la interna spaco de oblonga konstruaĵo. La nocio gravas speciale, se oni parolas pri historiaj (precipe kristanajn) preĝejoj. Tie la navo estas tiu spaco, kiu etendiĝas de la pordego ĝis la ĥorejo, inter du paralelaj muroj aŭ kolonaroj.
[redaktu] Ĉefa navo kaj flankaj navoj
La ĉefa navo aŭ meza navo estas la centra parto kaj kutime la plej larĝa parto de la preĝejo. Tiu parto estas por la vizitantoj de la diservo. Ĉambroj aŭ galerioj flanke aldonitaj al la ĉefa navo, disdividitaj per kolonoj nomiĝas flankaj navoj.
Se eblas laŭ la grundo la navoj estas kutime konstruitaj en okcidentorienta direkto kaj la ĥorejo je orienta direkto, kiel simbolo de la nova suno, t.e. la resurekto de Kristo. La duonronda finaĵo post la ĥorejo nomiĝas absido.