Marko (masunuo)
El Vikipedio
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi apartigan paĝon: Marko
Marko estas malnova masunuo, kies grandeco ne samis en diversaj landoj.
Ekzemple:
- en Francujo (marc) – 244,755 g
- en Germanujo (Mark) – 280,5 g
- en Hispanujo (marco) – 229,975 g
- en Ĉeĥujo (hřivna) – 253,17 g
En la germana Vikipedio la grandecoj tamen diferencas:
- Marko Erfurta – 235,40 g
- Marko hispana – 230,348 g
- Marko holanda – 246,06 g
- Marko Kolonja – 233,856 g
- Marko Krakova – 197,98 g
- Marko Nurenberga – 237,52 g
- Marko pariza – 277,75 g
- Marko portugala – 229,50 g
- Marko prusa – 233,85 g
- Marko de Tower – 233,275 g
- Marko Viena – 280,66 g
- Marko de Würzburg – 238,62 g
Laŭ la ĉeĥa Vikipedio oni dum la regado de Venceslao la 4-a (ĉirkau la jaro 1300) faris monreformon kaj diferencigis poste en Ĉeĥujo kelkajn markojn:
- Marko Praga aŭ peza – 253,14 g (el ĝi oni stampis 64 groŝojn)
- Marko reĝa aŭ malpeza – el ĝi 56 groŝojn
- Marko mina – el ĝi 78 groŝojn
- Marko sesdeka – el ĝi 60 groŝojn
Ĉi tiu artikolo pri "Marko (masunuo)" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.