Sankta Triunuo
El Vikipedio
La Sankta Triunuo estas doktrino de kristanismo pri la naturo de Dio kiu diras, ke Dio estas unu substanco sed tri personoj:
- Patro - Dio la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo
- Filo - Dio la homo Jesuo Kristo
- Sankta Spirito - Dio la Spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Aŭgusteno verkis la plej bonan klarigon pri ĝi.
La doktrino fariĝis punkto de granda lukto en la 3-a jarcento kiam du specoj de kristanismo interbatalis, katolikismo kontraŭ arianismo. La katolika doktrino de la Triunuo estis difinita en la Kredo Nicea, produkto de la Koncilio de Niceo. Laŭ arianismo, Jesuo ne estis Dio, do la Triunuo ne estas.
Nunaj specoj de kristanismo kiuj dubas pri la Triunuo, estas ekzemple unitarismo, jehovismo kaj mormonismo.
Al islamo kaj judismo, la Triunuo ŝajne estas tri dioj kaj estas profunda eraro de kristanismo. Al spiritismo, Sankta Triunuo originis el miskompreno de rolo de Jesuo kaj identeco de Sankta Spirito pro historiaj kialoj.
Vidu ankaŭ: Parakleto
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.religionfacts.com/christianity/beliefs/trinity.htm
- http://www.monergism.com/thethreshold/articles/topic/trinity.html
- http://www.rollins.edu/Foreign_Lang/Russian/trinity.html
- http://www.vatican.va/archive/ccc_css/archive/catechism/p1s2.htm