Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) - Vikipedio

Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)

El Vikipedio

Paroĥa preĝejo

de la Plej Sankta Triunuo

Paroĥo Fulnek
Dekanujo Bílovec
Episkopujo Ostrava-Opava
Eklezia provinco Moravio
Civito Fulnek
Komunumo Fulnek
Distrikto Nový Jičín
Lando Moravio
Ŝtato Ĉeĥio
Stato el la jaro 2006

La romkatolika paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo en Fulnek, estanta post la kastelo ĉefdominanto de la urbo, apartenas al la plej artvaloraj barokaj konstruaĵoj en Nordorienta Moravio.

Paroĥa preĝejo kun paroĥestrejo el norda flanko
Pligrandigu
Paroĥa preĝejo kun paroĥestrejo el norda flanko

Enhavo

[redaktu] Historio

[redaktu] Historio de la iama paroĥa preĝejo

La origina paroĥa preĝejo de Fulnek, konsekrita al Sanktaj Filipo kaj Jakobo, staris surloke de la hodiaŭa Kapelo de Sankta Jozefo maldekstraflanke de la navo. Oni ne plu scias, kiam la preĝejo konstruiĝis, la plej malnova pruvo pri ĝi devenas de dokumento de la 26-a de februaro 1293 per kiu sinjoro Oldřich de Lichtenburk, ido de la potenca klano de Ronovec kaj posedanto de la regiono de Fulnek vendis al la vilaĝestro Štědron el Jílovec tiean vilaĝestrejon por dek markoj.[1]

En la jaro 1389 ĉe la preĝejo fondiĝis monaĥejo de aŭgustenanaj kanonikoj.[2] Je la konsekro la nomo estis ŝanĝita je preĝejo de la Plej Sankta Triunuo.[3]

[redaktu] Mirakla bildo de la Virgulino Mario Helpantino

Mirakla bildo de la Virgulino Mario de Fulnek
Pligrandigu
Mirakla bildo de la Virgulino Mario de Fulnek

Honorloke en la paroĥa preĝejo, super la tabernaklo de la ĉefaltaro, troviĝas la mirakla bildo de la Virgulino Mario Helpantino, ankaŭ nomata Virgulino Mario de Fulnek. Foje estis sub la pentraĵo tabuleto kun tiu ĉi surskribo:

„Im Jahre 1648 den 1. October iſt der ehrbare Junggeſell Paulus Mudrack, 19 Jahre alt, unſchuldigerweiß in dem Hauswald (Thiergarten) erſchoſſen worden. Und dann im Jahre 1649 den 3. März iſt Andreas Mudrack nach erlangten heiligen Sakramenten der chriſtkatholiſchen Kirche, von dieſer Welt geſchieden. Seines Alters 22 Jahre 5 Monath. Denen zur Gedächtniß die betrübten Eltern, als Georg und Anna Mudrack, d. Epitaphium aufrichten laſſen. Gott verleihe allen chriſtgläubigen Seelen die ewige Ruhe und Seligkeit amen.“
Esperantigite:
„En la jaro 1648, la 1-an de oktobro, la honesta junulo Paulus Mudrack, 19 jarojn aĝa, estis pafmortigita senkulpe en ĉasarbaro. Kaj poste en la jaro 1649, la 3-an de marto, ricevinte sanktajn sakramentojn de la kristana-katolika eklezio, forlasis ĉi tiun mondon Andreas Mudrack en aĝo de 22 jaroj kaj 5 monatoj. Memore al ili la malĝojegaj gepatroj, Georg kaj Anna Mudrack, konstruigis tiun ĉi epitafon. Dio donu al ĉiuj kristane kredantaj animoj eternan ripozon kaj beaton amen.“

La menciita epitafo estis la bildo de la Virgulino Mario Helpantino, kiun geedzoj Mudrack[4] jare 1678 donacis al la paroĥa preĝejo. Unuafoje ĝi pendis ĉe la baptujo en la kapelo de Sankta Jozefo en la malnova preĝejo. De tie pli poste ĝi estis forigita kaj pendigita inter du templajn fenestrojn. Eĉ tie ĝi ne restis longe, en 1731 ĝi estis denove translokigita, estinte anstataŭita per pentraĵo de tiam nove beatigita Petro Fourier. La bildon de la Virgulino Mario oni uzis kiel malgrandan altar-pentraĵon kaj ĝi restis tie senatente ĝis 1746 – tiam ĝi la 23-an de decembro denove estis translokigita, fine lokigita en la klostro, ĉar oni ĝuste ne trovis ajnan pli bonan lokon; post kelkaj semajnoj la bildo disfalis en tri erojn. Tiam fine ekzorgis pri ĝi sacerdota moŝto Jakobo Erbsmann, maljunulo de ĉi tiea monaĥejo, kaj igis ĝin post rebonigo alfiksi al monaĥeja muro malantaŭ la preĝejo.[5] Iom post iom piaj gekredantoj komencadis kunveni preskaŭ ĉiutage ĉe ĝi, flordekoradis la bildon kaj kultadis Dipatrinon per preĝoj kaj kantado. La devotecoj pli kaj pli kreskis, multaj alvenintoj trovadis tie konsolon kaj helpon.

Sabate antaŭ la soleno de la Plej Sankta Triunuo, la 31-an de majo 1749, ĉirkaŭ la kvina posttagmeze faris tiama livreulo Johann Georg Losert ĉe la bildo preĝadon. Subite li ekrimarkis ion blankan sur la dekstra okulo de Dipatrino. Unuafoje li pensis, ke la bildo estis ŝprucita per io, ĉar ĝuste nova sakristio estis finalkonstruita al la malnova preĝejo. Oni jam sonoris por sankta meso, tial li foriris preĝejon, sed ĉiam sentis ian enan emon reveni en la lokon al la bildo. Post fino de la liturgio li iris denove al la bildo kaj rigardinte ĝin detale, li ekvidis, ke el la dekstra okulo de Virgulino Mario malsuprenfluas tri larmoj, la meza ĝis sur la kapon de Jesu-Infano. Ankaŭ sur la maldekstra okulo videblis io malseka. Tiutempe, estis mallonge antaŭ la sepa horo vespere, ĉe la bildo jam staris kaj ĉion vidis preskaŭ dek du personoj. Sakristiano Joseph Hopp venigis tiaman dekanon Joseph Barwig, kiu alpaŝis al la bildo kaj provis sekigi la larmojn pertuke – li sukcesis nur post pli longa strebado. Ĉeestis krom la dekano ankaŭ alia kleriko el la aŭgustenana monaĥejo nome Alexander, el laikoj sakristiano Joseph Hopp, lia fratino Apollonia, la livreulo Johann Georg Losert kaj proksimume dek du aliaj kredantoj. La dekano Barwig ordonis al ili silenti provizore pri la okazintaĵo, tamen ĉio tiom disfamiĝis en la tuta urbo, ke ĉe la bildo ankoraŭ tiuvespere kunvenis plimulto da civitanoj, tie estis kaj nobeluloj kaj plebanoj.

Post mallonga tempo preĝadoj ĉe la bildo tre plimultiĝis, alvenadis pli kaj pli da pilgrimuloj ne nur el la paroĥo kaj apudaj civitoj, sed ankaŭ el pli malproksima ĉirkaŭaĵo, kaj multaj asertis, kiel post preĝo ĉe la bildo de Mario Virgulino de Fulnek estis elaŭditaj iliaj petoj en spiritaj kaj korpaj bezonoj. Preĝadoj kaj kantadoj daŭradis plej ofte ĝis noktoj.

Posttagmeze la 2-an de junio 1749 je la unua horo kunvenis ĉe la bildo la dekano Joseph Barwig kun aliaj klerikoj, arĥitekto Nikolaus Thalherr, Mathäus Hopp, frato de la sakristiano, kaj Georg Richter, por detale ĉion trarigardi kaj trovi klarigon. Post kompleta esploro de la bildo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo, pripensinte ĉiujn cirkonstancojn de la fenomeno, ili konkludis, ke la larmoj sur la vango de la Mario Virgulino ne povis naturdeveni kaj ke certe temis pri miraklo, per kiu Dipatrino vidiĝis al ni.

Festtage de Vizito de Sankta Mario, la 2-an de julio, ĉe la bildo okazis unua solena litanio kun muziko; ekde tiam ĉiuj festoj de Mario estis solenataj tie kun muziko, lernejanoj ĉiutage kantadis kaj okazigadis litaniojn. Feste de la Mario Virgulino Karmela ĉe la bildo estis celebrita unua sankta meso. Tiuokaze oni prizorgis por la bildo belan kadron kaj apude oni fiksis lampon, poste seninterrompe flamantan. Antaŭ la festo de la Nasko de Mario Virgulino oni konstruis ĉirkaŭ ĝi malgrandan lignan kapeleton, por ke preĝantoj havu ŝirmejon. Multaj civitanoj proponis okazigi monkolekton kaj el ĝia profito konstrui masonitan kapelon.

Jam la 10-an de decembro komenciĝis laboro de forfosado de rokoriĉa deklivo, kiu estis granda malhelpo kaj malakcelo por la konstruado. La tutan verkon tre helpis la magistrato kaj ankaŭ civitanaro. La 12-an de januaro 1750 la bildo de la Virgulino Mario Helpantino kun granda honoro solene estis translokigita en kapelon de Sankta Anno[6] kie oni ĝin starigis sur altaron kaj kovris per vitro. Dum ĉio tio Dipatrino elverŝis multajn larmojn.

Ĉiujn okazintaĵojn rilatajn al la bildo zorgeme enskribadis tiama sakristiano Joseph Hopp. Liaj notaĵoj kontinuas ĝis la 20-a de januaro 1753; ĝis tiu tago ili priskribas 106 okazojn, kiam homoj el diversaj civitoj anoncis, ke post preĝo ĉe la bildo de la Virgulino Mario de Fulnek ŝi elpetis al ili Dian helpon en diversspecaj bezonaĵoj.

Kiam jam oni kun grandaj penado kaj kosto sukcesis en forfosado de la deklivo por la konstruado, plano ŝanĝiĝis, oni decidis konstrui ne la kapelon, sed rekte novan grandan preĝejon.

[redaktu] Historio de la preĝejo de la Plej Sankta Triunuo

Paroĥa preĝejo kun la suda flanko de la placo fine de la 19-a jarcento
Pligrandigu
Paroĥa preĝejo kun la suda flanko de la placo fine de la 19-a jarcento

Forfosi la deklivon venadis ĉiutage multaj homoj, tiom, ke kune kun dungitaj laboristoj estadis 50 ĝis 60 personoj. La 25-an de aprilo 1750[7] la laboro tiel antaŭeniĝis, ke la spaco sufiĉis por fundamentoj. La unua ŝtono estis kuŝigita tien la 5-an de majo kaj unu tagon poste komencis masonistoj labori.[8] La fundamentan ŝtonon de la preĝejo oni grandglore metis la 19-an de oktobro 1750[9] tiuloken, kie pli frue troviĝis la bildo de la Virgulino Mario. Por la solenago oni produktigis oritajn trulon kaj martelon; la unuan baton faris sinjoro dekano, poste sekvis cetera klerikaro, magistrato kaj pluaj nobelaj urbanoj. Fine ankaŭ plebanoj rajtis bati sur la ŝtonon laŭdezire, ĉiu unufoje. La ŝtono, sur kiu videblas ĝis hodiaŭ la jarindiko 1750, rimarkeblas sub la predikejo.[10] En la jaro 1760 laŭ la paroĥa kroniko finiĝis la propra konstruado kaj komencis pentrado.

Jare 1761 la preĝejon konsekris Johano grafo de Scherfenberg, la helpepiskopo de Olomouc.[11]

La hodiaŭa preĝejo estas konstruita surloke de la estinta de Sanktaj Filipo kaj Jakobo ĉe la aŭgustenana monaĥejo, kiun 1784 nuligis imperiestro Jozefo la 2-a. Aŭtoro de projekto estis Nikolaus Thalherr, arĥitekto ekloĝinta en Fulnek, al kiu oni atribuas ankaŭ la preĝejojn en Budišov nad Budišovkou kaj Šternberk.

[redaktu] Priskribo

[redaktu] Paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo

Interno de la paroĥa preĝejo komence de la 20-a jarcento
Pligrandigu
Interno de la paroĥa preĝejo komence de la 20-a jarcento

La preĝejo estas ununava, okcidentflanke kunigita kun gotika klostro, kiu iĝis parto de malsupra etaĝo de la paroĥestra domo. La profundeca norda-suda nav-akso direktiĝas orte al la Kastela Altaĵo, la larĝeca akso paralelas kun teoria suda flanko de la placo. La ĉefaltaro direktas norden kun eta dekliniĝo okcidenten, la altarejo de la paroĥa preĝejo havas geografiajn koordinatojn 49° 42′ 41,60″ N, 17° 54′ 15,27″ U. Orientflanke estis konstruita ovala kapelo de Sankta Jozefo. En la norda navflanko dominas masiva masonita ĥorejo.

[redaktu] Interno

Divido de la interno reflektas la principon de spaco-formado per kunmetado. Unuopajn elementojn en la volbo apartigas esprimfortaj intervolbaj strioj kaj en la ĉirkaŭa masonaĵo pilastroj, portantaj sektorojn de entablemento, sur kiujn la intervolbaj strioj apogiĝas. Sub kupolo rondkuras kontinua entablemento, sub kiu troviĝas oratorioj kun konvekse elirantaj parapetoj.

La preĝejo kaj kapelo garnatas per unueca baroka meblaro. Unikajn surmurajn pentraĵojn kun riĉa simboliko, finverkitajn jare 1760, laŭteme ligitajn al la konsekro de la preĝejo, faris Joseph Ignatz Sadler, pentristo de Olomouc. En la konko super la ĉefaltaro ilustriĝas Glorigo de la kredo, ceteraj kampoj montras scenojn ligitajn al glorigo de tri Diaj personoj – en la antaŭa sektoro Venka resurektinta Kristo adorata de sanktularo, en la meza Kreinta verko de Dio Patro (en la mezkupolo Kreo de anĝelaro) kaj en la malantaŭa pentekostan scenon Descendo de la Sankta Spirito. Sur pendentivoj en la mezsektoro ilustriĝas alegorioj de kvar mondpartoj. La ĉefaltaro estas verko de skulptisto Franz Andreas Hirnle el Kroměříž; dum alia dekorado li kunlaboris kun skulptisto Wenzel Böhm.[12]

Plimulton de bildoj en la preĝejo pentris Ignatz Viktorin Raab, la altarpentraĵo tamen estas verko de Felix Ivo Leicher. Sankta Aŭgusteno sur ĝi tenas plumon, postlasantan fajran spuron, kio simbolas inspiradon de la Sankta Spirito.[13] Pordeto de la ĉefaltara tabernaklo estas ornamita per sceno de pelikano, nutranta idojn en malsattempo per propra karno – similaĵo de Kristo, satiganta nin per propra korpo pere de la Eŭkaristio.

En ambaŭ flankoj de la navo troviĝas tri flankaltaroj. En la dekstra, epistola flanko la antaŭa estas konsekrita al Sankta Valenteno, la meza al la Virgulino Mario Dolorplena kaj la malantaŭa al Sankta Barbara. En la maldekstra, evangelia flanko la antaŭa estas konsekrita al Sankta Aŭgusteno, la meza al Sankta Ubaldo kaj la malantaŭa al la Vipado de Jesuo. Al la mezaj altaroj apartenas vitraj ĉerkoj kun relikvoj de sanktuloj – dekstre de Sankta Valenteno kaj maldekstre de Sankta Vitalo. Jare 2006 oni solene transportis en la preĝejon ankaŭ relikvon de Sankta Faŭstina Kowalska, devenintan el la pola urbo Krakovo, kaj al ĝi oni lokigis bildon de la Dia Mizerikordo.

Dekstraflanke troviĝas interalie predikejo. Ĉefmotivo de ĝia dekoracio estas komplekso de tri virtoj, bildigita en formo de tri inoj: maldekstre malsupre kun ankro – espero, meze super la predikejo kun kruco – kredo, kaj dekstre malsupre kun pokalo – karito.[14]

[redaktu] Orgeno

La origina orgeno de la paroĥa preĝejo, konstruita de orgenisto Johann Georg Schwartz el Libavá, estis konsekrita jare 1766. Ĝi havis du klavarojn kaj 18 registrojn. Pro rimarkinda foruzo de lignaj konsistaĵoj kaj vermboriteco ĝi estis en la 20-a jarcento riparita kaj pligrandigita fare de la nacia entrepreno Fabriko por orgenoj en Krnov laŭ projekto de Inĝ. Ota Veverka. Renovigita trimanuala 33-registra instrumento estis la 10-an de decembro 1955 trakontrolita de Prof. Gustav Pivoňka el Olomouc kaj konsekrita.[15]

[redaktu] Klostro

La klostro de iama aŭgustenana monaĥejo, konstruita verŝajne en la 30-aj jaroj de la 15-a jarcento ĉe la okcidenta fasado de tiama gotika preĝejo, estas la plej valora gotika memoraĵo en la urbo. Ĝin volbas ripa kruca volbo kun altvaloraj reliefaj detaloj. Sub eliroj de la ripoj kaj en boltoj de la ripa volbo troviĝas blazonoj de konstruantoj de la monaĥejo – envolvita pafaĵo de sinjoroj de Kravaře kaj stelo de sinjoroj de Šternberk kaj Lukov. La spacon lumigas dek unu pintformaj fenestroj, faŭkantaj en nekutime malgrandan klostran korton. De originaj flamformaj vitralaj rozoj en la fenestroj konservigis nur fragmento en verto de la okcidenta mezfenestro. La klostro origine kunigis la preĝejon kun loĝspacoj de la monaĥejo, ĝi faŭkas en la navon per ogiva portalo.[16]

[redaktu] Kapelo de Sankta Jozefo

La kapelo de Sankta Jozefo, spaco kun propra arĥitektura kompozicio, en horizontala projekciaĵo troviĝas proksimume surloke de altarejo de la estinta gotika preĝejo. Internon dividas pilastroj kun sektoroj de entablemento, sur kiuj apogiĝas esprimforte modlita kornico, portanta volbon de kupolo. Sub la kornico estas oratorioj kun konvekse elirantaj parapetoj, super enirejo en la navon troviĝas masiva emporo. En volbo de la kapelo de Sankta Jozefo troviĝas pentraĵo Dekdu-jaraĝa Jesuo en la Templo, ĉirkaŭe kompletigita per scenoj el vivo de la Sankta Familio. La internejon de la kapelo kun la preĝejnavo kunigas alta arkado.[17] Post nuligo de Laŭreto apud kapucena preĝejo de Sankta Jozefo tien ĉi translokigitis skulptaĵo de Nigra Madono.[18]

[redaktu] Ekstero

Paroĥa preĝejo el norda flanko
Pligrandigu
Paroĥa preĝejo el norda flanko

Al la ena spacostrukturo respondas ankaŭ dispartigo de la preĝej-eksterejo – la flankaj fasadoj estas senornamaj, anguloj inter unuopaj muroj rondformiĝas, en dislimojn estas enigitaj kvar-kolonoj, en la tuta ĉirkaŭo rondiras krona entablemento. El la muro de la preĝejo eliĝas alkonstruaĵoj de la kapelo kaj sakristio. La tuta ĉeffasado kreas monumentan kulison, rememorigantan arĥitekturon de la kulmina baroko. En ĝiaj niĉoj staras figuroj de kvar evangeliistoj de skulptisto Johann Schubert. La navo havas selforman (gablan) tegmenton, super la centra spaco kun kupolo estas tegmento mansarda (rompita) kun firstotureto, la kapelon ŝirmas malalta kupolo.[17] Preĝeja frontono estis en jaroj 1901–1903 aranĝita laŭ projekto de arĥitekto Prof. Ferdinand Hrach.[19]

Orientflanke de la paroĥa preĝejo troviĝas malfrugotika ĝis frurenesanca tomboŝtono de Jiří de Žerotín, datumita en la jaron 1507. Idealigita sceno prezentas la mortinton kiel kavaliron starantan sur leono, simbolo de potenco kaj forto. La apuda tomboŝtono el 1556 apartenas al familio de Baltazar Švajnic de Pilmsdorf.[20]

El placo kondukas al la preĝejo baroka ŝtuparo el komenco de la 18-a jarcento kun klasikisma ŝajnpordego garnita per skulptaĵoj.[19]

[redaktu] Paroĥestrejo

La paroĥestra domo, ĝis 1784 monaĥejo de aŭgustenanaj kanonikoj, tuŝapudas al okcidenta muro de la preĝejo. Temas pri duetaĝa konstruaĵo, kies kerno – okcidenta loĝparto de teretaĝo en hodiaŭa paroĥestra domo – devenas el la unua duono de la 15-a jarcento, sed ĝi trairis multajn adaptojn en la 17-a jc., kiam estis elkonstruitaj spacoj en la dua etaĝo; pluaj sekvis post nuligo de la monaĥejo, fine de la 18-a kaj malpli frue ankaŭ en la 19-a jarcentoj. La fasado estas neesprimriĉe dividita, en la ĉirkaŭo rondiras krona kornico. Ses fenestroj en la dua etaĝo havas renesancajn ŝtonajn profilitajn embrazurojn kaj rimarkeblajn superfenestrajn kornicojn. Ĉambroj troviĝas en ekstera ĉirkaŭo de relative larĝaj koridoroj, volbitaj per plataj kaj barelaj volboj; la ĉambroj havas plejofte platajn plafonojn. Nordflanke situas empira ĉambro kun pentrita kaj stukita dekoraĵo el komenco de la 19-a jarcento. Apude estas paroĥoficejo kun malfrurenesanca stukita plafondekoraĵo kaj pentraĵo el la empir-tempo.

[redaktu] Gravaj okazoj

  • 1293 — La plej malnova ĝis nun konservita skribita mencio pri la paroĥa preĝejo en Fulnek.
  • 1389 — Beneš de Kravaře fondis en Fulnek ĉe la preĝejo aŭgustenanan monaĥejon. Mikuláš de Rýzmburk, episkopo de Olomouc, permesis ke la paroĥa preĝejo apartenu al la monaĥejo kaj tiel ĝi iĝu paroĥo kanonikara.[2]
  • 1416 — En la preĝejo estis entombigita Lacek la 1-a, unua Moravia hetmano, nomumita de reĝo Venceslao la 4-a.[21]
  • 1429 — La urbon bruligis Jan de Tovačov, forbrulis kaj la preĝejo kaj la monaĥejo.[21]
  • 1559 — Incendio cindrigis la monaĥejon kaj najbaran parton de la urbo.[22]
  • 1657 — La preĝejon ruinigis kaj bruligis svedoj.[18]
  • 1672 — Papo Klemento la 10-a pruntedonis al prepostoj de la aŭgustenana monaĥejo de Fulnek la mitro-rajton.[23]
  • 1676 — Granda incendio denove cindrigis la urbon kaj la preĝejon.[18]
  • 1693 — La preĝejo estis post la incendio rekonstruita je kosto de la aŭgustenana monaĥejo.[18]
  • 1695 — Incendio detruis la monaĥejon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.[22]
  • 1749 — La Virgulino Mario sur la mirakla bildo de Fulnek unuafoje elverŝis larmojn.
  • 1750 — Lokigita estis la fundamenta ŝtono de la nova paroĥa preĝejo.[9]
  • 1761 — La preĝejon konsekris grafo De Scherfenberg, helpepiskopo de Olomouc.[11]
  • 1766 — Konsekrita estis nova duklavara 18-registra orgeno.[15]
  • 1784 — La aŭgustenanan monaĥejon nuligis Jozefo la 2-a; la lasta preposto, Dominik Ambrosoni, paroĥestriĝis.[24] La monaĥejo-domo iĝis urba paroĥestra domo.[25]
  • 19001903 — Kompleta rekonstruo de la preĝejo.
  • 19051908 — Rebonigo de la klostro.
  • 1919 — En la preĝejo estis instalita elektrolumigado.
  • 19501983 — Poiome komplete rekonstruataj estis la preĝejo kaj la paroĥestrejo.
  • 1955 — Konsekritis renovigita kaj pligrandigita triklavara 33-registra orgeno.[15]
  • 2006 — En la preĝejon estis solene lokigita relikvo de Sankta Faŭstina Kowalska, translokigita el pola Krakovo.


Notoj
  1. Dějiny kraje Holasovského čili Opavského, volumo III-a, parto I-a, paĝo 103.
  2. 2,0 2,1 Laŭ la verko Regesty dokumentów przechowywanych na Górnym Śląsku, paĝo 92, numero 198. Sed en la libro Z kroniky staroslavného města Fulneku, působiště J. A. Komenského, estas skribita sur paĝo 138: Kial la estinta paroĥa preĝejo, kiun menciis malnova dokumento el 1293, estis malfondita kaj ĝialoke fondita monaĥejo de aŭgustenanoj, pri tio ni havas neniujn notojn.
  3. Iuj fontoj citas, ke en 1389, je la konsekro la nomo estis ŝanĝita je preĝejo de la Sankta Triunuo kaj nur multe pli poste je preĝejo de la Plej Sankta Triunuo.
  4. En la paroĥa kroniko estas skribitaj nomoj Laurentius kaj Anna Mudrack anstataŭ Georg kaj Anna, kiel estas skribita en la libro Die Pfarrkirche in Fulnek und das Mariabild am Hochaltar. La fontoj tamen identiĝas pri la jaro de la donaco.
  5. Laŭ la paroĥa kroniko li pendigis la bildon sur eksteran flankon de la muro de la kapelo de Sankta Jozefo.
  6. En la kapelon de Sankta Anno oni eniradis el la klostro, post neniigo de la monaĥejo ĝi estis aligita al la paroĥeja konstruaĵo.
  7. Die Pfarrkirche in Fulnek und das Mariabild am Hochaltar, paĝo 7. La paroĥa kroniko datigas je la 25-a de aprilo 1750 kuŝigon de fundamenta ŝtono de altarejo.
  8. Die Pfarrkirche in Fulnek und das Mariabild am Hochaltar, paĝo 7.
  9. 9,0 9,1 Je tiu ĉi dato identigas sin la libro Die Pfarrkirche in Fulnek und das Mariabild am Hochaltar kun la paroĥa kroniko.
  10. Die Pfarrkirche in Fulnek und das Mariabild am Hochaltar, paĝoj 7–10.
  11. 11,0 11,1 Laŭ la paroĥa kroniko. En la libro Die Pfarrkirche in Fulnek und das Mariabild am Hochaltar surpaĝe 10 estas menciita konsekro-dato je la 19-a de aprilo 1762, sed ĝi estas markita kiel necerta; tamen pri la jaro laŭskribe ne estas duboj. La konsekranto laŭ tiu ĉi verko estis Maksimiliano grafo de Hammilton, episkopo de Olomouc. Malgraŭ tio la Komenského Fulnek surpaĝe 38 datumas la konstruadon en jarintervalon 1750–1752 kaj la konsekradon en 1760. Fulnecký zpravodaj, jarkolekto 1980, numero 2, mencias ke memordokumento el la jaro 1760, enigita en la turon, datigas meton de la fundamenta ŝtono je la 19-a de oktobro 1750, finiĝon de kruda masonado je la jaro 1752, surmeton de turglobo je la 29-a de septembro 1760, kaj konsekradon de la preĝejo je la 22-a de oktobro 1760.
  12. Komenského Fulnek, paĝo 38, kaj paĝaro de la urbo Fulnek.
  13. La paroĥa kroniko mencias, ke la altarbildon pentris Johann Leichert – tio tamen estas misa enskribo, la eraron en la kroniko rimarkas ankaŭ Das Kuhländchen 7 sur paĝoj 35–36; la malĝustan nomon el paroĥa notaro transprenis eĉ Wolny en sia verko Kirchliche Topographie, kie nomigas la aŭtoron de la pentraĵo Johann; sed iu ajn artisto de tiu nomo ne laboris en la regiono, krome oni ne povas ignori similecon kun ceteraj verkoj de Felix Ivo Leicher.
  14. Laŭ paroĥa notaro.
  15. 15,0 15,1 15,2 Laŭ tabuleto sur la orgeno.
  16. Komenského Fulnek, paĝo 36, kaj paĝaro de la urbo Fulnek.
  17. 17,0 17,1 Laŭ paĝaro de la urbo Fulnek.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Laŭ la paroĥa kroniko.
  19. 19,0 19,1 Města a městečka v Čechách, na Moravě a ve Slezsku, paĝo 857.
  20. La artikolo Augustiniáni kanovníci ve Fulneku do války třicetileté mencias la nomon en versio Balcar Švejnic de Pilmesdorf.
  21. 21,0 21,1 Historický místopis země Moravskoslezské, paĝo 688.
  22. 22,0 22,1 Fulnecký zpravodaj, jarkolekto 1980, numero 2.
  23. Města a městečka v Čechách, na Moravě a ve Slezsku, paĝo 858. La libro Z kroniky staroslavného města Fulneku, působiště J. A. Komenského, paĝe 152 erare mencias papon Klementon la 12-an. La mitro-rajto – rajto uzi episkopajn insignojn.
  24. Z kroniky staroslavného města Fulneku, působiště J. A. Komenského, paĝo 150. Tie ankaŭ estas skribite, ke preposto Kazimír Volný mortis jare 1778. La paroĥa kroniko tamen mencias, ke ĝuste Volný estis la lasta preposto kaj tial li poste ankaŭ paroĥestriĝis.
  25. Města a městečka v Čechách, na Moravě a ve Slezsku, paĝo 858


[redaktu] Referencoj

  • Peřinka, František Vácslav. Augustiniáni kanovníci ve Fulneku do války třicetileté. In Sborník historického kroužku. Jarkolekto XXXII-a (1931). Praha: Družstvo Vlast, 1931. Paĝoj 28–34, 112–123, 201–225, 252–263.
  • Prasek, Vincenc. Dějiny kraje Holasovského čili Opavského. Eldonserio Vlastivěda Slezská, volumo III-a, parto I-a. Opava: Jubilejní fond Vlastivědy Slezské, 1891. 196 paĝoj. Paĝo 103.
  • Fulnecký zpravodaj. Jarkolekto 1980, numero 2. Fulnek: Městský národní výbor Fulnek, 1980.
  • Hosák, Ladislav. Historický místopis země Moravskoslezské. Praha: Společnost přátel starožitností čsl., 1938. 1144 paĝoj. Paĝoj 688–689. Represado ISBN 80-200-1225-7.
  • Wolny, Gregor. Kirchliche Topographie von Mähren. 1-a parto, 2-a volumo. Brünn: Komission der Ritsch und Grosseschen Buchhandlung, 1857. 484 paĝoj.
  • Trapl, Miloš – Kraváček, František. Komenského Fulnek. Praha: Pressfoto, 1993. 47 paĝoj.
  • Das Kuhländchen. 7-a volumo. Neu-Titſchein: L. V. Enders’ſch, 1926. 200 paĝoj. Paĝoj 35–36.
  • Wolny, Gregor. Die Markgrafschaft Mähren. 1-a volumo. Brünn: memeldono, 1835. 486 paĝoj.
  • Kuča, Karel. Města a městečka v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. I-a volumo. 1-a eldono. Praha: Libri, 1996. 874 paĝoj. ISBN 80-85983-13-3. Paĝoj 857–858.
  • Ottův slovník naučný. 9-a volumo. Praha: J. Otto, 1895. 1037 paĝoj. Paĝoj 765–766. Represado ISBN 80-7203-137-6.
  • Kollmann, Hynek. P. Bonaventura z Kolína, kapucín, reformátor města Fulneku. In Sborník historického kroužku. Jarkolekto III-a (1894). Praha: Družstvo Vlasť, 1894. Paĝoj 87–105.
  • Demel, Ph. Die Pfarrkirche in Fulnek und das Mariabild am Hochaltar. 1-a eldono. Fulnek: memeldono, 1869. 82 paĝoj. Paĝoj 3–14.
  • Barciak, Antoni – Müller, Karel. Regesty dokumentów przechowywanych na Górnym Śląsku. Volumo I-a. 158 paĝoj. Wrocław: Centrum Badań Śląskoznawczych i Bohemistycznych Uniwersytetu Wrocławskiego, 2004. ISBN 83-88430-26-2. Paĝo 92, numero 198.
  • Oppl, St. V. Z kroniky staroslavného města Fulneku, působiště J. A. Komenského. Fulnek na Moravě: Kryl a Scotti, 1928. 175 paĝoj. Paĝoj 36–47, 96–99, 136–157.


  • Informoj pri la paroĥa preĝejo en la paĝaro de urbo Fulnek.
  • La murgazeto Z farní kroniky (El la paroĥa kroniko) sur interna orienta muro de la klostro de la paroĥa preĝejo en Fulnek.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj


Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com