Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Besto-Bieno - Vikipedio

Besto-Bieno

El Vikipedio

Besto-Bieno: Fabelo (en:Animal Farm: A Fairy Story) estas satira novelo (kion oni ankaŭ povas konsideri moderna fablo or alegorio) de George Orwell, sinprezente pri grupo da bestoj kiuj forpelas la homojn el la bieno en kiu ili loĝas. Ili mem regas la bienon, kun la sola rezulto, ke ĝi degeneras en propran brutalan tiranion. La novelo estis verkita dum la Dua Mondmilito kaj eldonita en 1945, tamen ĝi ne furoris ĝis la malfruaj 1950-oj.

Ĝis nun almenaŭ du filmojn oni faris pri Besto-Bieno, tiu de 1954, kaj tiu de 1999.

Besto-Bieno estas satira alegorio pri Soveta totalismo. Orwell bazis la ĉefajn eventojn en la novelo sur iuj en la Sovetunio dum Stalina erao. Orwell, demokrata socialisto kaj membro de la Independent Labour Party (eo:Sendependa Labor-Partio) jam dum multaj jaroj estas kritikanto pri Stalin-o, kaj estis suspektema pri Moskve-gvidata Stalinismo post siaj spertoj en la Hispana Enlanda Milito.

Enhavo

[redaktu] Sinoptiko

Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.

Kiam la premiita porko, Old Major, alvokas kunvenon de ĉiuj bestoj de "Manor Farm" (Sinjoreja Bieno), li informas ilin, ke li havis sonĝon, ke la tuta homaro foriris kaj la bestoj nun liberas vivi pace kaj harmonie; liaj idealoj kompareblas kun anarĥo-komunismo aŭ eĉ kun iuj aspektoj de Leninismo. Li komparas la homojn kun parazitoj, kaj pluiras instrui al la bestoj revolucian kanton, Bestoj de Anglujo (en:Beasts of England)

Kiam Old Major mortas nur tri tagojn poste, du porkoj - Neĝpilko (en:Snowball) kaj Napoleono - surprenas la estrecon, kaj faras el lia sonĝo tutan filosofion. La malsategaj bestoj subite revolucias unu nokton kaj pelas la bieniston, s-ro Jones, lian edzinon, kaj lian dorlotbestan korvon, Moses (Moseo), de la bieno. La bienon oni tiam renomas "Besto-Bienon".

La Sep Ordonoj (Sepologo ?) de la nova filosofio, Animalismo, estas skribitaj sur la muro de la tenejo por ke ĉiu povu ilin legi. La sepa kaj plej grava estas "Ĉiuj bestoj estas egalaj". Ĉiuj el la bestoj laboras, sed la ĉevalo, Boksero, laboras pli ol sia justa parto, kaj li surprenas maksimon propran — "Mi laboros pli forte."

Besto-Bieno bone komenciĝas: Neĝbulo instruas al la aliaj bestoj legadon kaj skribadon (kvankam krom la porkoj malmultaj bestoj bone lernas legi), manĝaĵo multas de bona rikolto, kaj la tuta bieno estas organizata kaj glate funkcianta. Dume, Napoleono sekrete prenas la hundidojn de la hundoj kaj ilin trejnas private. Kiam s-ro Jones provas repreni regon super la bieno, la bestoj lin venkas ĉe tio, kion poste ili nomas la "Batalo de la Bovino-stalo". Tamen, Napoleono kaj Neĝbulo komencas potenc-lukton por la estreco super la bieno. Kiam Neĝbulo anoncas sian ideon por ventomuelejo, Napoleono rapide kontraŭstaras ĝin. Oni faras kunvenon, kaj kiam Neĝbulo faras patosan kaj klare diratan parolon por la ventomuelejo, Napoleono nur mallonge rebatas, kaj tiam faras strangan bruon por alvoki naŭ atako-hundojn, kiuj enimpetas kaj persekute postkuras Neĝbulon for de la bieno. Ĉe la forestiĝo de Neĝbulo, Napoleono deklaras sin registo de la bieno kaj faras tujajn ŝanĝojn. Li anoncas, ke la kunvenoj ne plu okazos kiel antaŭe kaj nura komitato da porkoj decidados kio okazos sur la bieno.

Napoleono ŝanĝas sian opinion pri la ventomuelejo, pretendanta per Grincanto (en:Squealer (eo:fimalkaŝemulo), ke Neĝbulo ŝtelis la ideon de li kaj la bestoj komencas labori. Post terura ŝtormo, la bestoj vekiĝas trovante la frukton de sia plurmonata laboro tute nuligita. Kvankam la najbaraj bienistoj mallaŭdas la maldikajn murojn, Napoleono kaj Grincanto persvadas ĉiujn, ke Neĝbulo ĝin detruis. Napoleono komencas elpurigi la bienon, mortigante multajn bestojn kiujn li akuzas pri kamaradumado kun Neĝbulo. La porkoj altrudas pli kaj pli da reguloj super ilin dum ili por si retenas privilegiojn. La porkoj reverkas historion laŭ maniero kiu eĉ pli kanajligas Neĝbulon kaj glorigas Napoleonon. Ĉiun paŝon en tiu disvolvado pravigas Grincanto, kiu kelkokaze profund-nokte modifas la Sep Ordonojn sur la muro de la tenejo — ekzemple, "Neniu besto trinku alkoholon" fariĝas "Neniu besto trinku alkoholon troe." La kanto Bestoj de Anglujo iĝas prohibita kiel maltaŭga, nun ke la sonĝo pri la Besto-Bieno jam realiĝas, kaj ĝin anstataŭis antemon glorigantan Napoleonon, kiu komencas vivi pli kaj pli kiel homo. La bestoj, kvankam malvarmaj, malsategaj, kaj trolaborigataj, restas konvinkitaj ke ili ankoraŭ pli bone fartas ol kiam ilin regis s-ro Jones, la antaŭa (homa) posedanto de "Manor Farm".

S-ro Frederick, unu el la du najbaraj bienistoj, defraŭdas Napoleonon pagante al li falsajn monbiletojn, kaj tiam atakas la bienon, uzante eksplod-pulvon por eksplodigi la antaŭnelonge rekonstruitan ventomuelejon. Kvankam la bestoj de Besto-Bieno fine venkas la batalon (La Batalo pri la Ventomuelejo), ili faras tion je granda kosto, tiel ke multaj el la bestoj, inkluzive de Boksero, iĝas vunditaj. Tamen Boksero daŭrigas labori pli kaj pli forte, ĝis finfine li kolapsas laborante super la ventomuelejo. Napoleono sendas alvoki kamioneton porti Bokseron al veterinaro, sed dum oni ŝarĝas la kamioneton per Boksero, kaj la kamioneto forveturas, la bestoj legas kio estas skribita sur la flanko de la kamioneto: "Alfred Simmonds, Ĉeval-Buĉisto kaj Glu-Boligisto". Grincanto rapide raportas, ke tiun kamioneton kun malnova skribaĵo aĉetis malsanulejo, kaj ke poste Boksero mortis in la malsanulejo, spite al la plej bona kuraca zorgo. Reale, Bokseron oni sendis morti por ke la porkoj povu akiri plian monon por aĉeti viskion.

Multaj jaroj pasas, kaj la porkoj lernas marŝi star-rekte, porti vipojn, kaj vestaĵojn. La Sep Ordonoj reduktiĝas al unu sola frazo: "ĈIUJ BESTOJ EGALAS, SED IUJ BESTOJ PLI EGALAS OL ALIAJ." Nopoleono okazigas ĉefmanĝ-festenon por la porkoj kaj la homoj de la lokalo (ĉe la apuda Foxwood Farm, estrata de iu s-ro Pilkington, kiu gratulas Napoleonon pri tio, ke li havas la plej forte laborantajn bestojn en la lando kontraŭ la malplejo da manĝaĵo. Napoleono anoncas sian aliancon kun la homoj, kontaŭ la laborantaj klasoj de ambaŭ "mondoj."

La bestoj tion malkovras kiam ili hazarde aŭdas konversaciojn de Napoleono, kaj finfine ekkonscias, ke ŝanĝo okazis al la regantaj porkoj. Dum pokera matĉo disputo ekflagras inter Napoleono kaj s-ro Pilkington kiam ili ambaŭ ludas pikan ason, kaj la bestoj konstatas, ke ili ne povas rimarki malsamecon inter la porkoj kaj la homoj.

[redaktu] Karakteroj

La eventoj kaj karakteroj en Besto-Bieno estas ĉiuj zorge verkitaj por reprezenti la historion de Sovetunio; Orwell faras tion ekspicita kaze de Napoleono, kiun li rekte ligas al Stalino en letero de 1945-03-17 al la eldonisto:

...kiam oni eksplodigas la ventomuelejon, mi skribis "ĉiuj bestoj inkluzive de Napoleono ĵetis sin sur la vizaĝon." Mi ŝatus ŝanĝi tion al "ĉiuj bestoj krom Napoleono." Se tio jam presiĝis, ĝi ne valoras la ĝenon, sed mi nur pensus, ke la ŝanĝo estus justa al JS [Josef Stalin], ĉar li ja restis en Moskvo dum la Germana antaŭeniro.

La aliaj karakteroj havas siajn paralelojn en la reala mondo, sed oni zorgu koncerne tiajn komparojn ĉar ili ne ĉiam precize laŭas historion kaj ofte simple reprezentas ĝenraligitajn konceptojn.

[redaktu] Porkoj

  • Napoleono estas la estro de Besto-Bieno post la revolucio. Bazita sur Josif Stalin, li uzas sian militistaron (el naŭ atak-hundoj) por fiksi sian potencon. Napoleono uzas forton por elpeli sian konraŭulon, Neĝpilko, kaj kultivi timon en la aliaj bestoj. Li surprenas la rolon diktatoro super la bieno kaj ŝanĝas la originalan celon de la animala societo.
  • Neĝbulo (en:Snowball) estas rivalo de Napoleono kiu konkurencas por la regopovo super la bieno post la revolucio. Inspirita de Lev Trockij, Neĝbulo estas pasia intelektulo kaj multe pli honesta pri siaj motivoj ol Napoleono. Neĝbulo gajnas la lojalecon de la plejmulto de la bestoj, sed lin forpelis la atak-hundoj de Napoleono. (Trockij estis pelita en ekzilon en Meksikio, kie li asasiniĝis.) Kvankam ĉi tiu novelo kaj Mil Naŭcent Okdek Kvar simpatie bildigas Trockij-on, Orwell fakte estis malamika al li kaj liaj sekvuloj, kiel li klarigis en sia Notoj pri Naciismo (en: Notes on Nationalism).
  • Grincanto (en:Squealer) servas kiel publica parolisto por Napoleono. Inspirita de Vjaĉeslav Molotov kaj la Rusa gazeto Pravda, Grincanto tordas kaj misuzas la lingvon por ekskuzi, pravigi, kaj laŭdi ĉiujn agojn Napoleonajn. En la tuta sia verkaro, George Orwell plenumis la celon montri kiel politikistoj uzas lingvaĵon. Grincanto limigas per ĝin komplikigi, kaj li konfuzas kaj fuŝorientigas; ekzemple, li faras pretendojn ke la porkoj bezonas la plusan lukson kiun ili prenas por bone funkcii. Tamen, kiam demandoj persistas, li kutime uzas la minacon de la ebla reveno de s-ro Jones kiel justigilo de la privilegioj de la porkoj.
  • Minimus estas poeziema porko kiu verkas kanton pri Napoleono; li reprezentas admirantojn de Stalin kaj en kaj ekster la USSR kia Maksim Gorkij.
  • Old Major (olda majoro) baziĝas sur kaj Lenin kaj Marks — Old Major estas la inspiraĵo kiu fuelas la reston de la libro. Ĝi estas pozitiva bildo, tamen Orwell ja enlasas kelkajn malperfektaĵojn en Old Major-on, kiel ekzemple lia konfeso ke li plejparte restas libera de la mistrakto de kiu suferas la aliaj bestoj. Kiel socialisto, Orwell konsentis kun iuj el la politikaj ideoj de Karlo Markso, kaj respektis Vladimir Lenin. Tamen la satiro en Besto-Bieno ne prias Marksismon, nek la revolucion de Lenin, sed la korupton kiu poste okazis. Old Major reprezentas ne nur Karl Marks-on en la alegorio, sed ankaŭ la potencon de parolo kaj kiel ĝi povas esti uzata kaj estis uzata por elvoki kaj inspiri homojn. Old Major ankaŭ reprezentas la generacion kiu ne estis kontenta pri la malnova reĝimo kaj tial inspiris la pli junajn generaciojn ribeli kontraŭ la reĝimo sub kiu ili vivas.
  • Rozokulo (en:Pinkeye, ¿=infektita okulo?) estas malgranda porkido kiu gustumas la manĝaĵon de Napoleono kontraŭ venenado.
  • Porkidoj aludiĝas esti infanoj de Napoleono (tamen ne eksplicite tiaj en la novelo), kaj estas la unua besta generacio fakte subjungata al lia ideo pri besta malegaleco.
  • Ribelaj Porkoj estas porkoj kiuj plendas kontraŭ la sinestrigo de Napoleono super la bieno, sed kiuj estas rapide silentigitaj kaj poste ekzekutitaj.

[redaktu] Homoj

  • S-ro Jones estas la originala posedanto de "Manor Farm". Li verŝajne baziĝas sur Car Nikolao II. Ankaŭ estas kelkaj implicoj ke li reprezentas nekompetentan kaj aŭtokratan kapitaliston.
  • S-ro Frederick estas la senindulga posedanto de Pinchfield (pinĉokampo), strikte regata najbara bieno. Li reprezentas Nazian Germanion kaj Adolf Hitler.[1]
  • Mr. Pilkington estas la malstrikta sed ruza posedanto de Foxwood (vulp-arbaro), najbara bieno. Li reprezentas la okcidentajn potencojn, kiaj Britio kaj Usono. La kart-ludo ĉe la pleja fino de la novelo estas metaforo por la Tehrana Konferenco, kie la partioj flatas unu la alian ĉiam dume trompantaj en la ludo.[1]
  • Mr. Whymper estas viro dungita de Napoleono por reprezenti Besto-Bienon en la homa socio. Li loze baziĝas sur George Bernard Shaw kiu vizits la U.S.S.R. en 1931 kaj laŭdis kion li trovis.

[redaktu] Aliaj Bestoj

  • Boksero (en:Boxer) estas unu el la plej popularaj karakteroj. Boksero estas tragia avataro de la laborista klaso, aŭ proletariato: lojala, sindediĉa, kaj forta. lia ĉefa malperfektaĵo, tamen, estas lia blinda fido je la estroj, kaj lia nepovo vidi la korupton. Lin uzas kaj mistraktas la porkoj tiom aŭ pli ol tiom, kiom antaŭe s-ro Jones. Lia morto montras kiom volontas fari la porkoj — Kiam li kolapsas post sintrostreĉo, la porkoj ŝajnigate sendas lin al veterinano, dum fakte ili sendas lin al buĉejo buĉiĝi kontraŭ skatolo da viskio por la porkoj. Estante forta kaj lojala labor-ĉevalo, Boksero grave funkciis por kuntenadi la bienon antaŭ sia morto. Boksero ankaŭ povus reprezenti Staĥanovismon. Lia nomo aludas al la Boksera Ribelo.
  • Trifolio (en:Clover) estas labor-ĉevalo kaj tre bona amiko de Boksero. Ŝi sin kulpigas pro forgeso de la originalaj Sep Ordonoj kiam Grincanto ilin revizias. Ŝi reprezentas la edukitajn mezklasajn homojn kiuj akcepte toleras la subfoson de principoj far la potenculoj.
  • Molnjo (en:Mollie) estas ĉevalino kiu ŝatas surporti bendojn (kiuj reprezentas lukson) kaj esti dorlotata de homoj. Ŝi reprezentas superklasanojn, la Bourgeoisie kiuj forfuĝis el U.S.S.R. post la Rusa Revolucio. Simile al tiuj, ŝi haste foriras al alia bieno kaj ne plu menciiĝas dum la resto de la rakonto.
  • Benjamino estas azeno kiu cinikas pri la revolucio — kaj pri preskaŭ ĉio alia. Ĝenerale, li reprezentas la skeptikaj homoj en kaj ekster Rusio kiuj kredis ke Komunismo ne helpos la homojn de Rusio. Pli specife, li reprezentas la Judan loĝantaron en Rusio kiuj tie estis antaŭ la Revolucio kaj plene atendis ankoraŭ tie esti post la Soveta Unio falos (kio ili estis). "Neniu el vi iam vidis mortan azenon" estas plaĉe alegoria maniero esprime la sintenon de la Juda komunumo al ŝanĝoj en la nacia politiko. Liaj emoj al pesimismo kaj al fojfoja sinmallaudo ankaŭ kongruas kun Judaj humor-formoj.
  • Moseo (en:Moses) estas malsovaĝa korvo kiu dissemas rakontojn pri Monto Sukeraĵo, la 'animala paradizo". Tiujn kredojn denuncis la porkoj. Moseo reprezentas religion (specife la Rusa Ortodoksa Eklezio), kiu ĉiam konfliktiĝis kun Komunismo. Interesas rimarki, ke kvankam Moseo komence forfuĝs de la bieno post la ribelo, li poste revenas kaj estas subtenata de la porkoj. Tio reprezentas cinikan uzon de religio far la ŝtato por anestezi la mensojn de la amasoj. Moseo ankaŭ vidigas iujn karakterizaĵojn de Grigorij Rasputin. La akcepton de Moseo far la porkoj oni povas konsideri reprezenti la malstreĉan sintenon de Stalin al la Rusa Ortodoksa Eklezio dum MMII, pro tio, ke la Eklezio estis rimedo kompanji monon por la Rusa milit-strebo.
  • Muriel estas kaprino kiu legas la redaktitajn ordonojn. Ŝi eble reprezentas inteligentan laboristaron.
  • Jessie kaj Bluebell estas du hundinoj kiuj naskis en Ĉapitro III. Iliajn hundidojn trejnis Napoleono por inspiri timon, kio reprezentas la formadon de la NKVD.
  • La Kokinoj reprezentas la kulakojn, terhavaj kamparanoj persekutataj de Stalin. Ili rifuzis cedi siajn ovojn, kiel la kulakoj forte rezistis cedi siajn bienojn en la Sovetunio de la 1930-oj. Napoleono tuj malsatmortigis la kokinojn — precize la saman punon kion faris Stalin al la kulakoj.
  • La Hundoj estas la sekreta polico kaj korpogardistoj de Napoleono (inspiritaj de Ĉeka, NKVD, OGPU, MVD).
  • La Ŝafoj montras la stult-bestan sekvadon far la proletariatoj dum la Rusa Enlanda Milito, kaj far la amasoj dum la Stalina reĝimo. ("Kvar kruroj — bonaj; du kruroj — malbonaj!").
  • La Kato montras la kontraŭetikajn, silentajn reĵetojn pri la nova ordo — malvolas labori kaj malaperas kiam danĝero sin prezentas.

[redaktu] Signifeco

La alegorio utiligata de la novelo allasas, ke oni legu ĝin laŭ diversaj niveloj.

Orwell verkis la libron sekvantece de liaj spertoj dum la Hispana Enlanda Milito, kiujn li priskribis en alia lia libro, Omaĝo al Katalunio. Li celis, ke ĝi estu forta kondamno pri tio, kion li rigardis Stalinisma korupto de la originalaj socialismaj idealoj. Por la antaŭparolo de la Ukrain-lingva eldono, kiun li pretigis en 1947, Orwell priskribis de kie li ricevis la ideon situi la rakonton sur bieno.[2]

"..Mi vidis knabeton, eble dekjaraĝan, pelanta grandan ĉar-ĉevalon laŭ streta pado, vipante ĝin kiam ajn ĝi provas sin turni. Al mi frapiĝis, ke se tiaj bestoj nur konsciiĝus pri sia propra forto, ni nenian potencon havus super ili, kaj ke la homo ekspluatas bestojn laŭ maniero tre simila al kiel la riĉuloj ekspluatas la proletariaton."

Tiu Ukrain-lingva eldono estis frua propaganda uzo de la libro. Ĝin oni presis por distribuado inter la Sovetaj civitanoj de Ukrainio, kiuj estis iuj el la multaj milionoj da delokitaj personoj tra Eŭropo ĉe la fino de la Dua Mondmilito. La Usonaj okupantaj fortoj konsideris tiun eldonon presita per kontraŭleĝaj presiloj, kaj transdonis 1,500 konfiskitajn ekzemplerojn de Besto-Bieno al la Sovetaj aŭtoritatoj. La politiko en la libro ankaŭ afektis Brition; Orwell raportis, ke Ernest Bevin estis "timegiĝinta"[3] ke ĝi eble kaŭzos embbarason, se ĝi eldoniĝos antaŭ la ĝenerala balotado en 1945.

En la lastaj jaroj oni uzis la libron por komparado kun novaj movadoj kiuj renversas la estron de korupta kaj maldemokratia registaro aŭ organizaĵo, simple por fine fariĝi mem korupta kaj subpremema, dum ili malvenkiĝas al la simboloj de potenco kaj komencas uzi perfortajn kaj diktatorajn metodojn por tion reteni. Tian analogon oni jam uzas rilate al multaj eksaj Afrikaj kolonioj, kiaj Zimbabvo kaj la Demokratia Respubliko de la Kongo, kies sekvantajn Afrike naskitajn registojn oni akuzis esti tiel korupta, aŭ pli malbona ol, la Eŭrop-devenaj koloniistoj kiujn ili anstataŭis.

La libro ankaŭ klare cerbumas ĉu fokuso de potenco en unusola persono estas sana por la socio, sed ĝi lasas la finon iome ambigua tiurilate. Aldone, la libro kuraĝigas la leganton cerbumi, ĉu ribelado fine fariĝos ia diktatoreco — ĉu tia aparta potenco en la socio nur estas parto de la homa naturo. Tio montriĝas en la maniero laŭ kiu la porkoj, de sia propra potenco, sia manko da egaleco, kaj sia estrado fariĝas nedistingeblaj de la malnova reĝimo kreante tavolojn de potenco kaj koncentrante potencon ĉe la supro.

[redaktu] Aludoj al historio, geografio, kaj nuntempa scienco

  • La forpelo de la homoj post kiam la bienistoj forgesis manĝigi la bestojn aludas al la Rusa Rvolucio de 1917 kaj al la forigo de la Caro post serio de sociaj tumultoj kaj militoj, kiuj mem rezultis de malsato kaj malriĉo.
  • La rifuzo de la Homoj nomi la Besto-Bienon per ties nova nomo (ankoraŭ nomante ĝin "Manor Farm") eble spegulas la diplomatian limbon en kiu Sovetanoj sin trovis post ilia frua historio.
  • La finbarakta provo de s-ro Jones repreni la bienon (La Batalo de la Bovinostalo) analogas al la Rusa Enlanda Milito en kiu la okcidentaj kapitalismaj registaroj sendis soldatojn por provi forigi la Bolŝevikojn de la potenco.
  • La forigo de Neĝbulo far Napoleono similas la forigon de Lev Trockij de la potenco en 1927 far Stalin kaj liaj sekvanta forpeliĝo kaj murdo.
  • La konstanta ŝanĝado de la ordonoj far Grincanto (Squealer) eble aludas al la konstanta ĝustigado de Komunisma teorio far la potenculoj. Ankaŭe, liaj mensogoj al la bestoj pri pasintaj eventoj aludas al la revizio de historiaj tekstoj por glorigi Stalin-on dum lia reĝimo.
  • Post la morto de Old Major, lian kranion oni metis montraĵe sur arbostumpon. Simile, la enbalzamigitan korpon de Lenin oni post ties morto metis montraĵe en la Tombon de Lenin en Ruĝa Placo, kie ĝi ankoraŭ restas. Notindas ke la tombon de Karl Marx ornamas grandega busto liaaspekta, kio alportas pli da kredindo al la ideo ke Old Major pli simbolas Karl Marx-on ol Lenin-on. La tombo de Marks troviĝas en Highgate Cemetery, Londono.
  • Napoleono ŝtelas la ideon de Neĝpilko por ventomuelejo; tiu ventomuelejo konsidereblas simbolo pri la Sovetaj Kvinjaraj Planoj, koncepto disvolvita de Trockij kaj adoptita de Stalin, kiu, forpelinte Trockij-on el Sovetunio, pretendis ilin sia propra ideo. La malsukceso de la ventomuelejo generi la atendatajn viv-komfortaĵojn kaj la sekvanta serĉo por sabotistoj verŝajne aludas akuzadojn kaj montro-proceso kontraŭ Britaj inĝenieroj kiuj laboradis super elektrizaj projektoj en la USSR.
  • Tio, ke Moseo, la korvo, forlasas la bienon por iom da tempo kaj poste revenas, similas tion, ke la Rusa Ortodoksa Eklezio sin kaŝis (underground) kaj poste estis revenigita por provizi esperon al la laboristoj.
  • La devizo de Boksero, "Napoleono ĉiam pravas" frape similas al "Mussolini ĉiam pravas," ĉanto uzata por saluti Benito Mussolini-on dum lia rego de Italio de 1922 ĝis 1943.
  • Dum la potenciĝado de Napoleono, li ordonis la kolektadon de ĉiuj kokinaj ovoj. Agante kun spito, la kokinoj detruis siajn ovojn prefere al doni ilin al Napoleono. Dum la periodo de la kolektivigado de Stalin en la fruaj 1930-oj, multaj Ukrainiaj kamparanoj brulis siajn rikoltaĵojn prefere al transdoni ilin al la registaro.
  • La amas-ekzekutadoj far Napoleono — el kiuj multaj maljustis koncerne la supozatajn krimojn — similas tiujn de Stalin, en tio, ke li ekzekutigis politikajn malamikojn pro diversaj krimoj post kiam tiuj estis torturitaj kaj devigitaj fari falsajn konfesojn.
  • Napoleono anstataŭigas la bienan antemon Bestoj de Anglujo per ventkapa verkaĵo far la porka poeto Minimus ("Besta Bieno, Besta Bieno / Niniam per mi / Al vi venos ĝeno"). En 1943, Stalin anstataŭigis la malnovan nacian antemon La Internacio per la Himno de la Soveta Unio. La malnova Internacio glorigis la revolucion kaj "la popolon". La originala versio de la Himno de la Soveta Unio glorigis Stalin-on tiel intense, ke post ties morto en 1953, tutajn partoj de la antemo oni devis anstataŭigi aŭ forigi. Orwell ankaŭ povus esti aludanta al prohibo de la Franca nacia himno, La Marseillaise en 1799 far Napoléon Bonaparte.
  • Napoleono kunlaboras kun s-ro Frederick, kiu fine perfidas Besto-Bienon kaj detruas la ventomuelejon. Kvankam Besto-Bieno reĵetas la homan atakon, multaj bestoj vundiĝas kaj mortigiĝas. Tio similas al la Pakto Molotov-Ribbentrop de Stalin kun Nazia Germanio en 1939, kiu poste perfidiĝis en 1941 kiam Hitler invadis Sovetunion. Kvankam Sovetunio venkis la militon, tio fariĝis je terura kosto je proksimume 8.5-15 miliono da Sovetaj soldatoj (nekonfirmita) kaj multaj civiluloj, kio rezultis en taksataj 20 milionoj mortaj, aldone al la absoluta detruado de la okcidenta Sovetunio kaj ties altestimataj kolektivaj bienoj kiujn kreis Stalin en la 1930-oj. La eksplodigo de la ventomuelejo kaj la sekvanta batalo povus ankaŭ aludi al la Batalo de Stalingrado. La vendado de la plusa arbligna disponaĵo povus ankaŭ reprezenti la oferton de krudaĵoj al Usono interŝanĝe por militaj armiloj laŭ la programo Prunto-Luo.
  • La posta alianco de Napoleono kun la homoj similas la ne-agresan pakton de Stalin kun Hitler en la fruaj jaroj de MMII.
  • Ke Napoleono ŝanĝas la nomon de Besto-Bieno re al Manor eĥas la nom-ŝanĝon de la Ruĝa Armeo de "Ruĝa Armeo de Laboristoj kaj Kamparanoj" al la "Soveta Armeo" por aspekti pli alloga kaj profesia organizaĵo ol armeo de ordinaruloj.
  • Grincanto (Squealer) eble estas alegoriaĵo pri la soveta gazeto en kiu Stalin aninomie publikigis multajn siajn artikolojn por doni la misimpreson, ke la lando pli bone fartas ol vere ĝi fartis.
  • La hundoj eble alegorias al la NKVD (KGB), tiu elita polico kiu per teroro regis laŭ la gvido de Stalin.
  • Boksero, en la novela alegorio, rekte rilatas al la laborista klaso kiu laboris sub streĉaj kaj terure malfacilaj cirkonstancoj trae tra la komunista reĝimo en la espero, ke ilia laboro rezultigos pli prosperan vivon. Boksero tion klare reprezentas ĉe tiuj momentoj kiam li elbuŝigas tiajn citaĵojn, kia "Mi pli forte laboros" responde al ĉia ajn malfacilaĵo. Tio ebligas, ke Boksero fariĝu propagandilo poste uzota de Napoleono kaj ties reĝimo kiam Boksero estos murdita por pagi por skatolo da viskio por la porkoj.


Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

[redaktu] Brita cenzurado kaj la subpremita prefaco

Dum la Dua Mond-Milito fariĝis evidenta al Orwell ke kontraŭ-Rusa lituraturo ne estis io, kion la plejmulto da eldonejoj volonte tuŝus — inkluzive de lia kutima eldonisto Gollancz. Unu eldonisto al kiu li provis vendi la libron reĵetis ĝin citante registaran konsilon — tamen la supozata ŝtatoficisto kiu donis la ordonon poste montriĝis spiono de Sovetunio.[4]

Orwell originale preparis prefacon kiu plendas pri Brita registara subpremo de lia libro, sindevigita Brita sin-cenzurado kaj kiel la Brita popolo subpremis kritikadon pri la USSR, ilia aliancano en la Dua Mond-Milito. "La malbonega fakto pri beletra cenzurado en Anglujo estas ke ĝi estas plejparte volonta. ... [Aferoj estas] tenataj ekster la Brita gazetaro (en:the Press), ne ĉar la registaro intervenas, sed pro ĝenerala neesprimita interkonsento, ke 'ne indas' mencii la koncernan fakton." Iom ironie, la prefaco mem cenzuriĝis kaj ne estas eldonata kun la plejo da ekzempleroj de la libro.[5][6][7]

[redaktu] Eldono en Esperanto

[redaktu] Fontoj

Unua versio de ĉi tiu artikolo estas traduko de la Angla-lingva artikolo en Wikipedia.

  1. 1,0 1,1
  2. Preface to the Ukrainian Edition of Animal Farm
  3. Letter to Herbert Read, 18 August, 1945.
  4. p. 337 Skribante al Leonard Moore, partnero en la beletra agentejo Christy & Moore, eldonisto "Jonathan Cape klarigis ke la decidon oni faris laŭ la konsilo de grava oficialulo en la Ministrejo pri Informado. Tia senhonta kontraŭ-soveta partiemo estis neakceptebla, kaj la elekto uzi porkojn kiel la estra klaso ankaŭ pensatis aparte ofenda. Tiu 'grava oficialulo' estis, aŭ supozeble estis, viro nomita Peter Smollett, kiun poste oni senmaskigis Soveta peristo."
  5. Ŝablono:Cite journal
  6. Ŝablono:Cite journal
  7. Ŝablono:Cite web

[redaktu] Eksteraj ligoj

[redaktu] Ankaŭ vidu

Besto-Bieno (filmo)

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com