Viskio
El Vikipedio
Viskio estas alkoholaĵo kiu estas farita de maltigita hordeo. La nomo originas de la gaela uisge beatha (uŝka beja), kiu signifas "viv-akvon".
De la maltigita hordeo oni faras paston, kiu poste fermentiĝas kaj kun alkoholelcento de proks. 7,5% estas distilata. La distiladon, depende de la regiono, oni faras 2- aŭ 3-foje. La produkto nun entenas 70% da alkoholo. Tiu procentaĵo estas malaltigita al 65%, post kiam oni stokas la likvon en burbonaj aŭ ŝereaj bareloj. Post minimume 3 jaroj ĝi rajtas havi la nomon "viskio" kaj esti enboteligita. Alie ol vino la gustoŝanĝado haltas nun kaj la alkoholaĵo estas longe konservebla sen gustoperdo.