Maksim Gorkij
El Vikipedio
Maksim GORKIJ (ruse Максим Горький), aŭ realnome: Aleksej Maksimoviĉ PEŜKOV (naskiĝis la 28-an de marto, 1868, mortis la 18-an de junio, 1936) estis rusa kaj sovetia verkisto kaj socia aganto.
Li naskiĝis en Niĵnij Novgorod. De 1906 ĝis 1913 kaj de 1921 ĝis 1931 li vivis eksterlande; post sia reveno al Sovetunio li ja akceptis la tie regantan kulturpolitikon, tamen pro problemoj kun Stalino ne plu rajtis forlasi la landon. En 1936 li mortis en Moskvo. Lia naskiĝurbo honore al li de 1932 ĝis 1990 nomiĝis Gorkij.
Li plurfoje esprimis sin pri Esperanto, ekzemple: "La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj". Pluraj liaj negrandaj verkoj aperis en Esperanta traduko.
Enhavo |
[redaktu] Deveno
Patro, Maksim Savvatijeviĉ Peŝkov (1840—71) filo de soldata, degradita el oficiro, meblisto-mahagonisto. Antaŭ la morto laboris kiel administranto de vaporŝipa kontoro, mortis kaŭze de ĥolero. Patrino, Varvara Vasiljevna Kaŝirina (1842—79) el burĝa familio; frue vidviniĝis, ree edziniĝis, mortis kaŭze de ftizo. Infanece la verkisto vivis en domo de avo Vasilija Vasiljeviĉa Kaŝirina. Dumjunece la avo de Maksimo Gorkij laboris kiel burlako, poste pliriĉiĝis, sed dummaljunece ree iĝis malriĉa. La avo instruis la knabon per klerikaj libroj, la avino iniciis la nepon al popolaj kantoj, fabeloj, sed ĉefe anstataŭigis patrinon.
[redaktu] Klerigo
Gorkij ne ricevis bonan klerigon, li nur finis metilernejon. Li instruis sin mem por satigi sian soifon pri scioj. Peza laboro (li lavis manĝilaron sur vaporŝipo, estis "knabo" en ŝuvendejo, laboris en ikonmetiejo kaj ĉe foirej-konstruado) kaj dumjuneca mizero donis al li bonan scion de la vivo kaj naskis revojn pri mondreorganizo. "Ni venis en la mondon por ne konsenti", deklaras konserviĝinta fragmento de neniigita poemo de juna Peŝkov Kanto de maljuna kverko.
[redaktu] Verkoj
- Makar Ĉudra (Макар Чудра, rakonto, 1892)
- Na dne (На дне, dramo, 1902)
- Mat' (Мать, romano, 1906/1907 en Usono)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Boleŝcjo, rakonto, tradukis Ivan Seleznjov. - Sankt-Peterburgo: Societo "Espero", 1906. - 8 p.
- Bolĉjo, tradukis Kazimierz Bein. - En: Internacia Krestomatio, Varsovio: Arcta, 1907.
- La rakonto de Filip Vasiliĉ, tradukis Victor Dufeutrel. - En: Du slavaj rakontoj. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1908. - p.[7] - 27. - (Kolekto de Lingvo Internacia 9)
- Kiel mi lernis, tradukis P. Tilin. - Leipzig: Ekrelo, 1931. - 23 p.
- V. I. Lenin. - Moskvo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj; Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj, 1969. - 50 p.
[redaktu] Ankaŭ
- Ĝis nun fervojstacio de Niĵnij Novgorod nomiĝas "Gorkij".
- Estis konstruita aviadilo nomita kiel "Maksim Gorkij", la projekto estis malsukcesa.
[redaktu] Rete legebla en Esperanto
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.marxists.org/archive/gorky-maxim/index.htm Interreta Arkivo de Maksim Gorkij