Kapro
El Vikipedio
Kapro estas herbmanĝanta mamulo kaj remaĉulo, el familio bovedoj, el subfamilio kaprenoj. Kapro estas bredita ekde antaŭ longe, ĉefe por ĝia viando, ĝia felo kaj ĝia lakto.
Estas malgranda animalo, kun sabroformaj aŭ ŝraŭbe turnitaj kornoj, lertega, ĉefe por saltado. Ĝi troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo, ĉefe en monto.
Kaproj povas troviĝi en sovaĝeco, sed plej ofte, ili estas bredataj. Ilia bredigado estas malnova (almenaŭ ekde la 8-a jarcento a.K..) Malgrandegaj kaproj estas ankaŭ bredataj kiel dombesto.
Iuj racoj estas bredataj ĉefe por iliaj haroj : ekzemple, la angura kapro, devena de Turkio, kies la hararo faras lanon. Ankaŭ estas la kazo por la kapro de la Kaŝmiro.
La ĉefaj landoj je grandeco de ilia kapraro estas la sekvantaj (je nombro de besto) :
- Mondo (tuto) : 764 500 000
- Ĉinio : 173 000 000
- Indio : 124 500 000
- Pakistano : 52 800 000
- Sudano : 40 000 000
- Bangladeŝo : 34 500 000
- Niĝerio : 27 000 000
- Irano : 26 000 000
- Indonezio : 12 450 000
- Tanzanio : 11 700 000
- Kenjo : 11 000 000