Atestantoj de Jehovo
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo estas propono por Kunlaboraĵo de la semajno. Bonvolu vidi la aldonon de ĉi tiu paĝo por subteni aŭ prikomenti la proponon. |
La Atestantoj de Jehovo estas kristana religia komunumo fondita fine de la 19-a jarcento en Usono de Charles Taze Russell (1852-1916). Nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 6,5 milionoj da aktivaj membroj en la tuta mondo. La Atestantoj de Jehovo estas konataj pro sia misiemo, siaj revuoj "La Gardoturo" kaj "Vekiĝu!", la malakcepto de sangotransfuzoj kaj la rifuzo soldatservi. La religia komunumo estas ofte nomata sekto.
[redaktu] Historio
Laŭ adventisma doktrino (ne konfuzo al adventisma eklezio), la Advento okazos baldaŭ, kiam Kristo revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. La eklezio, el kiu jehovismo kaj adventismo venis, antaŭdiris la precizan tagon de la Advento, sed kiam Kristo fiaskis reveni je mardo la 22-a de oktobro 1844, la eklezio disrompis: unu parto, sub la influo de Ellen G. White, fariĝis la nuna adventismo, la alia parto fariĝis jehovismo. Jehovismo korektis la daton al 1914, sed White, pro siaj vizioj, diris, ke Jesuo je tiu dato iris al alia parto de la ĉielo por pretigi sin por la baldaŭa Advento.
[redaktu] Kredoj
Jehovismo estas unitarisma, t. e., ne kredas en Sankta Triunuo, sed en unupersona Dio.
Atestantoj de Jehovo kredas pri neniigeco aŭ kondiĉa senmorteco, kredo laŭ kiu pekintaj mortuloj ne suferas punon eternan, sed estas neniigotaj, detruotaj. La animo ne estas nature senmorta aŭ povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj nun ekzistas nek en infero nek en la paradizo, sed estos relevigitaj korpe kaj juĝitaj post la reveno aŭ Advento de Jesuo Kristo. La pekuloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano. Poste la savitoj loĝos por ĉiam kun Kristo sur nova paradiza tero.
Ekzistas almenaŭ du libroj de la Atestantoj de Jehovo en Esperanto: Kie estas la mortintoj?: La respondo de la Biblio (Where are the dead?) kaj Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos. Ambaŭ verkis Rutherford, la dua prezidanto de la Societo Wachtower.
http://www.cs.chalmers.se/pub/users/martinw/esperanto/aalen/kat.html
[redaktu] Eksteraj ligoj
http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_12.htm#5
http://esperokatolika.org/ek19761980/ek1976_02.htm#15
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.