Satano
El Vikipedio
Religio > Abrahamismo > Satano
Satano, laŭ la abrahamaj religioj, estas la ĉefa diablo aŭ demono, la princo de mallumeco, la ĉefa staranto kontraŭ Dio.
Laŭ kristanismo Satano estas anĝelo kreita de Dio kiu poste ribelis kontraŭ Dio pro fiero. Sed li nur estas anĝelo, ne dio, kvankam kiel anĝelo li ja povas agi supernature kaj instigi la homan koron al malbonagado kaj peko. La historio de la mondo estas granda milito inter Dio kaj Satano kaj la homa koro estas la ĉefa batalkampo. Dio ja venkos, sed ne antaŭ la fino de la mondo.
Laŭ zoroastrianismo, manikeismo, la kristana herezo albiganismo kaj aliaj religioj dualismaj, Satano ne estas anĝelo sed dio aŭ Kontraŭ-Dio.
Laŭ Spiritismo, Satano ne estas ulo, sed nur personigo de malbono sub alegoria formo.
Alia nomo de Satano estas Lucifero aŭ, simple, la Diablo.
Estas ankaŭ satanaj kultoj, kiuj servas Satanon kiel dio.
[redaktu] Alia signifo
Satano ankaŭ povas esti ano de SAT. Kiam tiu asocio fondiĝis en 1921, la revoluciaj movadoj ofte asimilis la batalon kontraŭ la kapitalismo kaj la burĝaro kun batalo kontraŭ la Eklezio. Tial tiu ĉi vortludo ofte uziĝis inter laboristaj esperantistoj.
Vidu ankaŭ: infero, Jesuo Kristo, Adamo
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=147&letter=Z&search=zoroaster
- http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=270&letter=S
- http://www.tparents.org/library/unification/books/lcah/0-toc.htm
- http://www.ucg.org/booklets/RD