Alessandro Volta
El Vikipedio
Sciencisto > Alessandro VOLTA < Fiziko
Alessandro VOLTA (naskiĝis la 18-an de februaro, 1745, mortis la 5-an de marto, 1827) estis itala fizikisto.
Volta naskiĝis en Como, li studis filozofion kaj natursciencon kaj poste koncentriĝis pri fiziko. Lia ĉefa esplorkampo fariĝis la elektrikeco.
En 1792 li aŭdis pri la eksperimentoj de Luigi Galvani, kiujn li kritike priesploris kaj pluevoluigis. La plej granda merito de VOLTA estis ĉirkaŭ la jaro 1800 la invento de la unua pilo, kiu estis primitiva, sed taŭga kurentofonto.
Volta mortis en 1827 en Como. La mezurunuo por la elektra tensio, la Volto, kaj la Voltmetro ambaŭ ricevis siajn nomojn honore al li.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://kitap.hakikatkitabevi.com/cgi-bin/cgi.exe/rehber/query=!28vold+!7C+volt!29+/doc/{@92901
- http://www.toyota.com/vehicles/future/volta.html