Luigi Galvani
El Vikipedio
Luigi GALVANI (naskiĝis la 9-an de septembro 1737 en Bolonjo, Italio; mortis la 4-an de decembro 1798 en Bolonjo) estis itala kuracisto, anatomiisto kaj biofizikisto.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Luigi Galvani komence studis teologion, poste medicinon. Li iĝis profesoro pri medicino en 1762 en Bolonjo kaj pri praktika anatomio en 1775.
La sukceso de lia verko De renibus atque urethris volatilium, decidigis lin prilabori la fiziologion de birdoj; tamen poste li limigis siajn laborojn al la esploro pri iliaj aŭskultiloj.
Hazardo igis lin malkovri la 6-an de novembro 1780 la, laŭ li nomitan, galvanismon. Pri tio raportas Emil du Bois-Reymond en la unua volumo de siaj Untersuchungen über tierische Elektrizität (Berlino 1848, Esploroj pri besta elektro).
Luigi Galvani konstatis per eksperimentoj kun ranokruroj la kuntiriĝo de muskoloj pro influo de stata elektro kaj tiel kreis la bazon por la malkovro de elektrokemiaj ĉeloj (ankaŭ nomitaj galvanaj ĉeloj aŭ galvanaj elementoj) de Alessandro Volta.
Dum la teroro de la franca revolucio Luigi Galvani rifuzis ĵuri je la nova registaro. Pro tio li perdis sian postenon, kiun li retrovis nur post 1794.
Li mortis, 61-jara, la 4-an de decembro 1798 en Bolonjo.
[redaktu] Verko
- De renibus atque urethis volatilium
- Abhandlung über die Kräfte der Electricität bei den Muslebewegungen ("De viribus electricitatis in motu musculari"). Verlag Deutsch, Frankfurt/M. 1996, ISBN 3-8171-3052-X
- Opere edite ed inedite del Prof. Luigi Galvani. Dall'Olmo, Bologna 1841-42
[redaktu] Literaturo
- Jean L. Alibert: Éloge historique de Galvani. Ravier, Paris 1806
- Marcello Pera: The ambigous frog. The Galvani-Volta controversyon animal electricity. Princeton University Press, Princeton N.J. 1992, ISBN 0691085129
- Sergio Züllig: Luig Galvani (1732-1798). Entdecker der Bioelektrizität. Dissertation Universität, Basel 1969