Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Salvador Allende - Vikipedio

Salvador Allende

El Vikipedio

Salvador ALLENDE, plennome: Salvador ALLENDE GOSSENS (naskiĝis la 26-an de julio, 1908 en Valparaíso, mortis la 11-an de septembro, 1973 en Santiago) estis la unua socialista prezidento de Ĉilio.

Allende, naskita en familio de la supera meza klaso, doktoriĝis en medicino 1932 ĉe la Universitato de Ĉilio, kie li aktivis estante marksisto. En 1933 li partoprenis la fondon de Socialista Partio de Ĉilio. Post elekto en la ĉambron de la delegitoj en 1937, li kunlaboris (1939–42) estante ministro pri sano en la liberala-maldekstra koalicio de prezidento Pedro Aguirre Cerda. 1945 Allende gajnis unuan fojon (el kvar) mandaton en la ĉambro de la senatoroj.

Monumento antaŭ palaco Moneda
Pligrandigu
Monumento antaŭ palaco Moneda

En 1952 Allende kampanjis unuafoje pri prezidenteco. Duan fojon en 1958, kiam kun la subteno de socialistoj kaj komunistoj li atingis la duan rangon post la konservativa-liberala kandidato Jorge Alessandri. En 1964 lin decide distancigis kristandemokrato Eduardo Frei. En 1970 Allende sukcesis kiel kandidato de Unuiĝo de la Popolo, bloko el socialistoj, komunistoj, radikalistoj kaj kelkaj kristandemokratoj. En konkurenco kun du pliaj kandidatoj li gajnis 36,3 procentojn de la voĉoj. Manke de majoritato lian elekton devis konfirmi la kongreso, en kiu ekzistis forta dekstra opozicio. Tamen tiu konfirmo okazis 1970-10-24 post ol Allende garantiis subteni 10 konstituciajn amendojn de la kristandemokratoj.

Post la inaŭguro de la 3-a de novembro 1970, Allende komencis reformi la ĉilian socion laŭ socialismaj principoj, konservante la demokratian formon de la regado, respektante civilajn rajtojn kaj agante en la kadro de la leĝoj. Li senpropraĵigis la kuprokompaniojn de Ĉilio, kiuj estis en usona posedo, sen kompenso, kio furiozigis la usonan registaron kaj malfortigis la fidon de eksterlandaj investontoj. Lia registaro ankaŭ klopodis aĉeti plurajn gravajn private poseditajn firmaojn de la minada kaj prilabora branĉo kaj subtenis la transprenon de vastaj agrokulturaj kompleksoj flanke de kamparanaj kooperativoj. Celante redistribuon de enspezoj, li iniciatis grandajn salajraltigojn kaj glaciigis prezojn de ĉiutage bezonataj varoj. Allende ankaŭ larĝskale presigis monon por redukti la financan deficiton, kiun kaŭzis la aĉeto de firmaoj de la baza industrio. En 1973 Ĉilio suferis stagnantan produktadon, malkreskantajn eksporton kaj investadon en la privata sektoro, elĉerpitajn financajn rezervojn, strikojn kaj kreskantan inflacion. Usono kaj okcidenta Eŭropo rifuzis kreditojn. Aliflanke Allende realigis socialajn plibonigojn por la malriĉuloj. Ekzemple ĉiu infano ĝis la fino de la lernejo ricevis ĉiutage duonan litron da lakto senpage. Dume en la meza klaso kreskis malkontento.

Lasta foto, 1973-09-11
Pligrandigu
Lasta foto, 1973-09-11

Allende plu ĝuis la subtenon de multaj laboristoj kaj kamparanoj; lia koalicio gajnis 44 procentojn de la voĉoj ĉe la elekto al la kongreso en marto 1973. Kun subteno flanke de CIA, armea puĉo sub la gvido de generalo Augusto Pinochet renversis lian registaron je la 11-a de septembro de la sama jaro. La prezidentan palacon alpafis kaj aviadiloj kaj tankoj, dum ene Allende kun malmultaj kunlaborantoj kaj gardistoj prepariĝis je defendo. Antaŭ la fona knalado de pafoj kaj eksplodoj li direktis kun trankvila voĉo lastan paroladon al la publiko. Li parolis pri sia amareco pro la perfido de la armea gvidantaro, pri tio, ke li ne kapitulacos kaj ke li estas konvinkita, ke iam junaj homoj denove libere iros tra larĝaj aleoj. Post la konkero de la prezidenta palaco Moneda oni forportis la kadavron de Allende kaj kaŝe enterigis ĝin en sekreta loko. Pri la kaŭzo de lia morto estis kontroverso. Laŭ raporto de atestanto memmortigo estas tre verŝajna. En 1990 la korpaj restaĵoj de prezidento Allende estis solene enterigitaj en Santiago.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.elclarin.cl/fpa/pdf/tesis_sag.pdf
•  http://www.salvador-allende.cl
•  http://www.presidencia.gob.cl/view/viewGaleriaPresidentes.asp?id=31&seccion=Presidencia%20por%20Dentro&interfazseccion=Galeria%20Presidentes#a31

Lastaj vortoj de Allende, en Esperanto

Pligrandigu


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com