ISO 4217
El Vikipedio
ISO 4217 estas internacia normo establita de la Internacia Organizo por Normigado aŭ ISO, kiu fiksas triliterajn kodojn por mondaj valutoj. La unuaj du literoj de la kodo prezentas la landokodon laŭ ISO 3166, kaj la tria ofte estas la inicialo de la valuto. Do la valutokodo de la alĝeria dinaro estas DZD -- DZ por Alĝerio kaj D por dinaro.
Tiu sistemo eliminas la problemon, kiun prezentas la nomoj dolaro, franko kaj pundo, kiuj estas uzataj en multaj landoj kaj kiuj ne valoregalas. La normo ankaŭ difinas la parencecon inter la ĉefa monunuo kaj ĉia malĉefa monunuo. Ofte la malĉefa monunuo valoregalas 1/100 de la ĉefa unuo, sed 1/10 aŭ 1/1000 ankaŭ troviĝas. Iuj valutoj ne havas malĉefan monunuon. Maŭritanio ne havas dekuman dividaĵon -- unu ouguiya = kvin khoum-oj.
ISO 4217 inkluzivas kodojn, ne nure por valutoj, sed ankaŭ por noblaj metaloj (oro, arĝento, paladio kaj plateno; kutime mezuritaj per troja unco) kaj iaj aliaj unuoj uzataj en internacia financo. Ankaŭ ekzistas specialaj kodoj asignitaj por provoj (XTS), kaj por indiki neniun spezon (XXX). Ĉiuj tiuj kodoj komencas per la litero ikso (X).
La kodo de la eŭro estas EUR, malgraŭ ke EU ne estis ISO-3166-kodo. La antaŭulo de la eŭro, la Eŭropa monunuo, havis la kodon XEU.
Dum tempo, novaj valutoj estas kreitaj kaj malnovaj valutoj estas ĉesigitaj. Sekve, oni devas ĝisdatigi la kodliston kelkfoje. La British Standards Institution havas la respondecon por bontenado de la listo.
Enhavo |
[redaktu] Aktivaj kodoj
- AED Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - Dirhamo
- AFN Afgana afganio
- ALL Albana leko
- AMD Armena dramo
- ANG Nederland-Antila guldeno
- AOA Angola kvanzo
- ARS Argentina peso
- AUD Aŭstrala dolaro
- AWG Aruba guldeno
- AZM Azerbajĝana manato
- BAM Bosnio-Hercegovinaj konverteblaj markoj
- BBD Barbada dolaro
- BDT Bangladeŝa tako
- BGN Bulgara levo (ekde 1999)
- BHD Barejna dinaro
- BIF Burunda franko
- BMD Bermuda dolaro
- BND Bruneja dolaro
- BOB Boliva bolivjano
- BOV Boliva Mvdol (fonduskodo)
- BRL Brazila realo
- BSD Bahama dolaro
- BTN Butana ngultrumo
- BWP Bocvana pulao
- BYR Belarusa rublo
- BZD Beliza dolaro
- CAD Kanada dolaro
- CDF Konga franko
- CHF Svisa franko
- CLF Ĉilaj Unidades de fomento (fonduskodo)
- CLP Ĉila peso
- CNY Ĉina juano
- COP Kolomba peso
- COU Kolomba unidad de valor real (aldonita al la COP)
- CRC Kostarika kolumbo
- CSD Serba dinaro
- CUP Kuba peso
- CVE Kabo-Verda eskudo
- CYP Kipra pundo
- CZK Ĉeĥa krono
- DJF Ĝibuta franko
- DKK Dana krono
- DOP Dominika peso
- DZD Alĝera dinaro
- EEK Estona krono
- EGP Egipta pundo
- ERN Eritrea nakfo
- ETB Etiopa birro
- EUR Eŭro
- FJD Fiĝa dolaro
- FKP Falklanda pundo
- GBP Sterlinga pundo
- GEL Kartvela lari
- GHC Ganaa cedi
- GIP Ĝibraltara pundo
- GMD Gamba dalasi
- GNF Gvinea franko
- GTQ Gvatemala kvecalo
- GWP Gvineo-Bisaŭa peso
- GYD Gujana dolaro
- HKD Honkonga dolaro
- HNL Hondura lempira
- HRK Kroata kuna
- HTG Haita gourde
- HUF Hungara forinto
- IDR Indonezia rupio
- ILS Nova israela siklo
- INR Barata rupio
- IQD Iraka dinaro
- IRR Irana rialo
- ISK Islanda krono
- JMD Jamajka dolaro
- JOD Jordana dinaro
- JPY Japana eno
- KES Kenja ŝilingo
- KGS Kirgiza somo
- KHR Kamboĝa rielo
- KMF Komora franko
- KPW Nord-Koreia juano
- KRW Sud-Koreia juano
- KWD Kuvajta dinaro
- KYD Kajmana dolaro
- KZT Kazaĥa tengo
- LAK Laosa kipo
- LBP Libana pundo
- LKR Srilanka rupio
- LRD Liberia dolaro
- LSL Lesota lotio
- LTL Litova lituso
- LVL Latva lato
- LYD Liba dinaro
- MAD Maroka dirhamo
- MDL Moldava leo
- MGA Malagasa ariary
- MGF Malagasa franko
- MKD Makedona denaro
- MMK Birma kjato
- MNT Mongola tugriko
- MOP Makaa patako
- MRO Maŭritana ouguiya
- MTL Malta liro
- MUR Maŭrica rupio
- MVR Maldiva rufiyaa
- MWK Malava kvaĉo
- MXN Meksika peso
- MXV Meksika Unidad de Inversion (UDI) (fonduskodo)
- MYR Malajza ringgit
- MZM Mozambika metikalo
- NAD Namiba dolaro
- NGN Niĝera najro
- NIO Nikaragva kordovo
- NOK Norvega krono
- NPR Nepala rupio
- NZD Nov-Zelanda dolaro
- OMR Omana rialo
- PAB Panama balboa
- PEN Perua nova suno
- PGK Papu-Nov-Gvinea kina
- PHP Filipina peso
- PKR Pakistana rupio
- PLN Pola zloto
- PYG Paragvaja gvaranio
- QAR Katara rialo
- ROL malnova Rumana leŭo
- RON nova Rumana leŭo (de julio 2005
- RUB Rusa rublo
- RWF Ruanda franko
- SAR Saŭda rija
- SBD Solomona dolaro
- SCR Sejŝela rupio
- SDD Sudana dinaro
- SEK Sveda krono
- SGD Singapura dolaro
- SHP Sankt-Helena pundo
- SIT Slovena tolaro
- SKK Slovaka krono
- SLL Sieraleona leono
- SOS Somala ŝilingo
- SRD Surinama dolaro (ekde 2004)
- STD Sao-Tomea dobro
- SVC Salvadora kolumbo
- SYP Sira pundo
- SZL Svazilanda lilangenio
- THB Tajlanda baht
- TJS Taĝika somonio
- TMM Turkmena manato
- TND Tuniza dinaro
- TOP Tonga pa'anga
- TPE Timora eskudo
- TRL Turka liro
- TTD Trinidada dolaro
- TWD Nova tajvana dolaro
- TZS Tanzana ŝilingo
- UAH Ukraina hryvnia
- UĜ Uganda ŝilingo
- USD Usona dolaro
- USN Usona dolaro (sekva tago) (fonduskodo)
- USS Usona dolaro (sama tago) (fonduskodo)
- UYU Urugvaja peso
- UZS Uzbeka sumo
- VEB Venezuela bolivaro
- VND Vjetnama dongo
- VUV Vanuatua vatuo
- WST Samoa dolaro
- XAF CFA Frank BEAC
- XAG Arĝento troja unco
- XAU Oro troja unco
- XBA European Composite Unit (EURCO) (Bonds market unit)
- XBB European Monetary Unit (E.M.U.-6) (Bonds market unit)
- XBC European Unit of Account 9 (E.U.A.-9) (Bonds market unit)
- XBD European Unit of Account 17 (E.U.A.-17) (Bonds market unit)
- XCD Orient-Kariba dolaro
- XDR Special Drawing Rights (IMF)
- XFO Ora-Franko (Special settlement currency)
- XFU UIC Franko (Special settlement currency)
- XOF CFA Franko BCEAO
- XPD Paladino troja unco
- XPF CFP Franko
- XPT Plateno troja unco
- XTS Rezervita por provoj
- XXX Neniu valuto
- YER Jemena rialo
- ZAR Sud-Afrika rando
- ZMK Zamba kvaĉo
- ZWD Zimbabva dolaro
[redaktu] Aliaj kodoj
- ADP Andora peseto (Eŭro)
- AFA Afgani (AFN anstataŭas)
- AON Angola Nova Kvanzo (AOA anstataŭas)
- AOR Angola Kvanzo Reĝustigita (AOA)
- ATS Aŭstra ŝilingo (Eŭro)
- BEC Konvertebla belga franko
- BEF Belga franko (Eŭro)
- BEL Financa belga franko
- BGL Bulgara levo (antaŭ 1999-07-05)
- CSK Ĉeĥoslovaka krono
- DDM Orienta Germana marko Ostmark
- DEM Germana marko Deutsche Mark (Eŭro)
- ECS Ekvadora sukro (USD anstataŭas)
- ECV Ekvadora Unidad de Valor Constante (Funds code) (ĉesigita)
- ESA Hispana peseto (konto A)
- ESB Hispana peseto (konto B)
- ESP Hispana peseto (Eŭro)
- FIM Finnlanda marko (Eŭro)
- FRF Franca franko (Eŭro)
- GRD Greka draĥmo (Eŭro)
- IEP Irlanda pundo (Eŭro)
- ITL Itala liro (Eŭro)
- LUF Luksemburga franko (Eŭro)
- MXP Meksika peso (MXN anstataŭas)
- NLG Nederlanda guldeno (Eŭro)
- PLZ Pola zloto (PLN anstataŭas)
- PTE Portugala eskudo (Eŭro)
- RUR Rusia rublo antaŭ reformo de 1997 (RUB anstataŭas)
- SRG Surinama guldeno (SRD anstataŭas)
- SUR Sovetunia rublo
- XEU Eŭropa valuto-unuo (EUR anstataŭas)
- YUD Nova jugoslava dinaro(YUM anstataŭas)
- YUM Jugoslava dinaro (Serbia dinaro - CSD)
- ZAL Sud-afrika financa rando (ĉesigita)
- ZRN Nova Zairo (CDF anstataŭas)
- ZRZ Zairo (ZRN anstataŭis, poste CDF)
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- ISO 4217 kodoj (angle)
- [1] aŭ [2] Valuto-konvertiloj.
- Travelex Country and Currency Guide: [3], [4], [5]