Universala dekuma klasifiko
El Vikipedio
Universala dekuma klasifiko (UDK) estas internacia universala sistemo por hierarkie klasifiki ĉiujn specojn de dokumentoj, kiuj rilatas la homan sciadon, per decimalaj indeksoj. Paul Otlet kaj Nobel-premiito Henri La Fontaine adaptis ĝin el la Decimala Klasifikado de Melvil Dewey. La UDK unue eldoniĝis (france) inter 1904 kaj 1907. Poste, ĝi multe reviziĝis kaj evoluiĝis. Ĝia strukturo permesas facile enhavi novajn evoluaĵojn kaj novajn kampojn de scio. La ciferoj estas sendependa de difinita lingvo aŭ skribado. Ĝi konsistas el numeraloj kaj komunaj signoj. La UDK estas tutmonda kaj estas eldonita tute aŭ parte en 23 diferencajn lingvojn.
Strukturo de UDK:
- 0 Ĝeneralaĵoj
- 1 Filozofio
- 2 Religioj
- 3 Societaj sciencoj
- 4 (nun libera)
- 5 Matematiko. Natursciencoj.
- 6 Aplikataj sciencoj. Medicino. Tekniko.
- 7 Arto. Aplikata arto. Arĥitekturo. Fotografio. Muziko. Amuzoj. Sportoj.
- 8 Lingvistiko. Filologio. Literaturo.
- 9 Geografio. Biografioj. Historio.
Ĉiu klaso per aliaj ciferoj dividiĝas je subklasoj:
- 8 Lingvistiko. Filologio. Literaturo.
- 80 Lingvistiko. Filologio
- 800.89 Artefaritaj lingvoj.
- 800.892 Esperanto.
- 669.245=089 Literaturo pri alojoj de nikelo en Esperanto
La detalan supervidon pri la numerado UDK eldonas la internacia organizo FID.