Thomas Becket
El Vikipedio
Sankta Thomas BECKET (naskiĝis la 21-an de decembro 1118 en Londono - mortis la 29-an de decembro 1170 en Canterbury) estis la ĉefepiskopo de Canterbury ekde 1162 ĝis 1170. Li spertis konflikton kun la reĝo Henriko la 2-a de Anglio pri la rajtoj kaj privilegioj de la katolika Eklezio, kaj estis konsekvence murdita de anoj de la reĝo en la katedralo de Canterbury.
Li estas ankaŭ kelkfoje konata kiel Thomas à BECKET, kvankam kelkaj historiistoj rigardas tion kiel nekorekta. Becket verŝajne akiris la ekstran "à" en sia nomo multaj jaroj post sia morto, eble por aludi Thomas à Kempis (1380-1471).