Soekarno
El Vikipedio
Soekarno (la 6-a de junio 1901 - la 21-a de junio 1970) estis gvidanto de naciista movado en kaj unua prezidento de Indonezio.
Soekarno estas malnova literumo, kiun li mem uzis. En nova indonezia literumo: Sukarno. Indonezianoj ankaŭ uzas karesnomon Bung Karno, frato Karno. Foje oni donas lin unuan nomon Achmed, sed verŝajne tiu nomo estas falsaĵo; indonezianoj povas havi nur unu nomon.
Soekarno naskiĝis en Surabaya. Lia patro, Raden Soekemi Sosrodihardjo, javano, estis lernejestro. Lia patrino, Ida Ayu Nyoman Rai, estis el Bali.
Li studis arĥitekturon kaj iĝis inĝeniero. Li iĝis gvidanto de Nacia Partio de Indonezio, Partai Nasional Indonesia, en 1927. La nederlanda registaro malliberigis lin plurfoje. Dum la Dua mondmilito li kunlaboris kun la japanaj okupantoj de Nederlanda Hindio.
Post la milito li deklaris sendependecon de Indonezio je la 17-a de aŭgusto 1945 kaj iĝis prezidanto. Li teoriumis nacian ideologion de Indonezio, Pancasila. Kun Jawaharlal NEHRU, kaj Gamal Abd-al Nasser, li iniciatis lanĉadon de Movado de Nealiancintaj Landoj, kaj aranĝis la historisignifan Bandung konferenco.