Shirley Temple
El Vikipedio
Shirley TEMPLE (* la 23an de aprilo 1928 en Santa Monica, Kalifornio) estas usona aktorino kaj diplomatino.
Ŝi estis la infan-stelulino dum la 1930-aj jaroj: Per sia vigla, navia ĉarmo ŝi ravis la publikon kaj en la jaro 1935 ŝi eĉ gajnis specialan Oskaron. Ŝia filmkariero tamen stagnis kiam ŝi plenkreskiĝis: Post kelkaj ne tre sukcesaj filmroloj ŝi forlasis la kino-laboron.
Ekde la 1950-aj jaroj ŝi dediĉis sin al la politiko. Ŝi subtenis la Respublikanan Partion kaj reprezentis Usonon kiel diplomatino en Ganao kaj Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1988 ŝi publikigis siajn memorojn: Child Star.
[redaktu] Listo de filmoj
- Bright Eyes (Usono, 1934)
- The Littlest Rebell (Usono, 1935)
- Wee Willie Winkie (Usono, 1937)
- Heidi (Usono, 1937)
- Since You Went Away (Usono, 1944)
- The Bachelor and the Bobby-Soxer (Usono, 1946]
- Fort Apache (Usono, 1948)