Sears-turo
El Vikipedio
Sears-Turo - (angle, Sears Tower aŭ 233 S. Wacker Dr.) Ŝtal-vitra oficejturo en Ĉikago, Ilinojo, Usono. Plej alta konstuaĵo en Nord-Ameriko, tria plej granda en la mondo post la Petronas-Turoj en Kuala-Lumpuro, Malajzio. Altas 108 etaĝojn, 443 metrojn (ĝis tegmento), 520 metrojn (ĝis pinto de l' antenoj). Malfermis 1974, post 3-jara konstruado. Nomata pro la firmao kiu monhelpis ĝian konstruon kaj okupis ĝin ĝis la 1990aj, magazenaro Sears, Roebuck & Co.
[redaktu] Polemiko
Kiu vere estas la plej alta konstruaĵo en la mondo? La Petronas-Turoj altas nur 88 etaĝoj, la plej alta uzata etaĝo estus malpli alta ol la tegmento de Sears Turo. Sed Council on Tall Buildings and Urban Habitats (Konsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj) nomis Petronas-Turojn la "plej altaj" ĉar la arkutektura pinto, la suproj de spajroj, pli altas ol Sears.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.thesearstower.com
- http://www.the-skydeck.com
- http://www.structurae.de/en/structures/data/s0000065/index.cfm
- http://www.som.com