Police (Šumperk)
El Vikipedio
Police estas vilaĝo en distrikto Šumperk. En historiaj fontoj aperas unue en la jaro 1312 ĉi tiea paroĥa preĝejo de sankta Mikolao, poste al la jaro 1343 ĉe burgo Úsov du vilaĝoj - Police kaj Džbánov. Ĉirkaŭ la jaro 1600 pereis paroĥo kaj preĝejo en Police. La preĝejo estis en 1672 kaj denove en 1763 alikonstruita, ĝi plu servis kiel filia enkadre de paroĥo en Úsov. Post la tridekjara milito Police kaj Džbánov estis tre dezertigitaj. En 1834 rekte en Police estis 56 domoj kaj 336 loĝantoj; Džbánov jam kreis ties nedivideblan parton.
Post 1848 Police falis al juĝeja distrikto Mohelnice en politika distrikto Zábřeh kaj baldaŭ ĝi ŝanĝiĝis en agrikulturan vilaĝon. Dum la dua mondmilito parto de loĝantoj aktive partoprenis en kontraŭfaŝisma rezistmovado.
Post 1945 la agrikultura karaktero ankoraŭ pli profundiĝis.
[redaktu] Memorindaĵoj
La plej valora historia memorindaĵo estas la jam menciita filia preĝejo de sankta Mikolao kun la gotika kerno kaj barokaj alikonstruoj.
[redaktu] Famaj naskiĝintoj
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Šumperk | |
▼ | |
Bludov ~ Bohdíkov ~ Bohuslavice ~ Bohutín ~ Branná ~ Bratrušov ~ Brníčko ~ Bušín ~ Dlouhomilov ~ Dolní Studénky ~ Drozdov ~ Dubicko ~ Hanušovice ~ Horní Studénky ~ Hoštejn ~ Hraběšice ~ Hrabišín ~ Hrabová ~ Hynčina ~ Chromeč ~ Jakubovice ~ Janoušov ~ Jedlí ~ Jestřebí ~ Jindřichov ~ Kamenná ~ Klopina ~ Kolšov ~ Kopřivná ~ Kosov ~ Krchleby ~ Lesnice ~ Leština ~ Libina ~ Lipinka ~ Líšnice ~ Loštice ~ Loučná nad Desnou ~ Lukavice ~ Malá Morava ~ Maletín ~ Mírov ~ Mohelnice ~ Moravičany ~ Nemile ~ Nový Malín ~ Olšany ~ Oskava ~ Palonín ~ Pavlov ~ Písařov ~ Police ~ Postřelmov ~ Postřelmůvek ~ Rájec ~ Rapotín ~ Rejchartice ~ Rohle ~ Rovensko ~ Ruda nad Moravou ~ Sobotín ~ Staré Město ~ Stavenice ~ Sudkov ~ Svébohov ~ Šléglov ~ Štíty ~ Šumperk ~ Třeština ~ Úsov ~ Velké Losiny ~ Vernířovice ~ Vikantice ~ Vikýřovice ~ Vyšehoří ~ Zábřeh ~ Zborov ~ Zvole | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |