Zábřeh
El Vikipedio
Koordinatoj: 49°53'N; 16°52'E Mapo
Zábřeh [zAbrĵeĥ] estas urbo kun 15 000 loĝantoj, situanta en norda Moravio, en distrikto Šumperk, 9 km de urbo Šumperk.
La unua mencio estas el la jaro 1254. Zábřeh evoluis en monteto super la maldekstra bordo de rivero Moravská Sázava kiel vilaĝo kun gotika burgaro, pli malfrue kun burgeto de familio Tunkelidoj kaj post ili Boskovicidoj. Zábřeh fariĝis la urbo en la jaro 1289. La burgo estis alikonstruita en la 16-a jarcento al renesanca unuetaĝa kastelo, kiu estis pli malfrue barokigita kaj ĉirkaŭe fondita naturparko. Hodiaŭ la kastelo estas sidejo de urba oficejo. Paralelograma placo havas valoran domon nomata Pod Podloubím. El ekleziaj memorigaĵoj preĝejo de sankta Barbora havas pli malfruan gotikan kernon kaj turon kaj ĝi estis alikonstruita en la jaro 1773. Paroĥeja preĝejo de sankta Bartolomeo estis alikonstruita jam pli baldaŭ, nome en la jaroj 1750 – 1757. Mariana kolono antaŭ la kastelo estas el la jaro 1713. La urbo estas naskoloko de konata polusregiona esplorvojaĝisto J. Welzl. En pasinteco estis en la urbo ĉefe teksindustrio, nun ankaŭ maŝinindustrio. Al evoluo de la urbo kontribuis fervojo.
Regiono Olomouc | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Šumperk | |
▼ | |
Bludov ~ Bohdíkov ~ Bohuslavice ~ Bohutín ~ Branná ~ Bratrušov ~ Brníčko ~ Bušín ~ Dlouhomilov ~ Dolní Studénky ~ Drozdov ~ Dubicko ~ Hanušovice ~ Horní Studénky ~ Hoštejn ~ Hraběšice ~ Hrabišín ~ Hrabová ~ Hynčina ~ Chromeč ~ Jakubovice ~ Janoušov ~ Jedlí ~ Jestřebí ~ Jindřichov ~ Kamenná ~ Klopina ~ Kolšov ~ Kopřivná ~ Kosov ~ Krchleby ~ Lesnice ~ Leština ~ Libina ~ Lipinka ~ Líšnice ~ Loštice ~ Loučná nad Desnou ~ Lukavice ~ Malá Morava ~ Maletín ~ Mírov ~ Mohelnice ~ Moravičany ~ Nemile ~ Nový Malín ~ Olšany ~ Oskava ~ Palonín ~ Pavlov ~ Písařov ~ Police ~ Postřelmov ~ Postřelmůvek ~ Rájec ~ Rapotín ~ Rejchartice ~ Rohle ~ Rovensko ~ Ruda nad Moravou ~ Sobotín ~ Staré Město ~ Stavenice ~ Sudkov ~ Svébohov ~ Šléglov ~ Štíty ~ Šumperk ~ Třeština ~ Úsov ~ Velké Losiny ~ Vernířovice ~ Vikantice ~ Vikýřovice ~ Vyšehoří ~ Zábřeh ~ Zborov ~ Zvole | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |