Ouro Preto
El Vikipedio
geografio>Ameriko>Sudameriko>Brazilo>Minas-Ĝerajso>Ouro Preto<Urbo
Ouro Preto [oŭrŭ pretŭ] /'owrw 'pretw/ (nomo kiu signifas Nigra Oro portugallingve) estas urbo kaj municipo en Ŝtato Minas-Ĝerajso en Brazilo kun 1.245 km². Krom la urbo Ouro Preto (56.292 loĝantoj), estas en municipo la vilaĝoj Amarantina, Antonio Pereira, Cachoeira do Campo, Engenheiro Correia, Glaura, Miguel Burnier, Rodrigo Silva, Santa Rita de Ouro Preto, Santo Antonio do Leite, São Bartolomeu (entute 9.985 loĝantoj en vilaĝoj). Antaŭ 1823 Ouro Preto estis nomata "Vila Rica".
La nomo de la urbo venas de la fakto, ke la oro tie minata ofte aperis nigra, pro aldono de fera oksido. Post la elĉerpiĝo de la oro la urbo konservis belan barokan urbocentron, kiu igas ĝi alloga por turistoj. En 1980 UNESKO deklaris la urbocentron Monda Kulturheredaĵo.
La blazono de Ouro Preto montras la latinan devizon Pretiosum tamen nigrum (valorega, tamen/kvankam nigra).