Oblasto
El Vikipedio
Oblasto (ruse kaj ukraine область, (beloruse вобласць / voblasć; en Esperanto laŭvorte "regiono" aŭ "areo") estas geografia neologismo por la nomo de superaj subŝtataj administraj regionoj en Belorusio, Bulgario, Kirgizio, Ukrainio kaj Kirgizio. Krom en la supraj lingvoj, la termino en simila nacilingva formo estas geografia fakvorto inter alie en la angla, finna, franca, germana, hispana, indonezia, kataluna, nederlanda, norvega kaj sveda, sed se oni volas eviti ĝin esperantlingve, plej taŭgas la ĝenerala vorto "regiono" (kvankam pri Rusio ekzistas kaj 49 "oblastoj" - origine administra, politika vorto - kaj 7 "krajoj" - origine neformala, nepolitika vorto - , kaj ambaŭ en Esperanto estas "regionoj", tial en la vikipedia paĝo pri Rusio la oblastoj tradukiĝas al "provincoj" kaj la "krajoj" al "regionoj").
Enhavo |
[redaktu] Belorusio
Belorusio estas dividita je ses oblastoj (pluralo beloruse „Voblasci“).
[redaktu] Bulgario
De 1997, Bulgario konsistas el 28 oblastoj. Antaŭe, ekzistis naŭ pli grandaj administraj unuoj, kiuj ankaŭ portis tiun nomon.
[redaktu] Kirgizio
Kirgizio konsistas el sep oblastoj kaj unu sendependa urbo.
[redaktu] Rusio
En la Rusa Federacio oblasto estas administra unuo kun malpli da aŭtnomio ol respubliko. Fakte dum lastaj jaroj la nivelo de aŭtonomeco de respublikoj, oblastoj kaj krajoj (vidu supre) iĝis komparebla.
Oni uzas vorton provinco en Esperanto por oblastoj de Rusio.
[redaktu] Ukraine
Ukrainio konsistas el du sendependaj urboj (Kievo kaj Sevastopolo), unu Aŭtonoma Respubliko (la preskaŭinsulo Krimeo, kaj 24 oblastoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Departemento (Francio, Hungario)
Federacia lando (Germanio, Aŭstrio)
Grafejo (Britio)
Kantono (Svisio)
Vojevodio (Polio)