Vojevodio
El Vikipedio
Vojevodio (pole: Województwo) indikas areon kiu estas regata de vojevodo, kaj nuntempe estas la nomo de la 16 regionoj de Pollando. Iom similas al provinco.
La vorto vojevodo devenas de la slava vorto voj-voda, kio signifas litere gvidanto de la armeo. Tiu titolo similas al la okcidenta duko.
La malnova reĝlando Pollando havis vojevodiojn, sed ankaŭ la reĝoj de Moldavio kaj Valaĥio estis vojevodoj. La nomo Vojvodino de norda regiono en Serbio simple signifas vojevodio.
[redaktu] Vojevodioj en Pollando
La administra reformo (ekfunkciis la 1-an de januaro 1999) estas farita por krei 16 grandajn regionojn de la Eŭropa Unio. Pli frue la vojevodioj estis tro malfortaj por efektive uzi monhelpon kaj administri ilin.
Nuntempe en Pollando estas vojevodioj:
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Grandpolio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgrandopolio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opolskie) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezio (Śląskie) [15]
- Okcidentopomerio (Zachodniopomorskie) [16]
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Departemento (Francio, Hungario)
- Federacia lando (Germanio, Aŭstrio)
- Grafejo (Unuiĝinta Reĝlando)
- Kantono (Svislando)
- Oblasto (Belarusio, Bulgario, Kirgizio, Rusio, Ukrainio)