Nikola Tesla
El Vikipedio
Nikola TESLA (naskita je la 10-a de julio 1856 en Smiljan en Kroatio, mortinta je la 7-a de januaro 1943 en Novjorko) estis elektro-inĝeniero kaj inventisto.
Tesla en 1884 elmigris al Usono. Pri lia mortotago estas necerteco de ±1 tago, ĉar oni trovis lin mortintan solan en hotelo.
Lia plej grava kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento. Laŭ li estis nomita la unuo de magneta flukso.
De 1892 al 1894 li estis vic-prezidanto de la Usona Instituto de Elektraj Inĝenieroj.
Tesla pretendis, ke li inventis radian komunikadon, kaj kontestis la antaŭecon de Guglielmo Marconi.
Tesla estis sekretema homo, kio kaŭzis fantaziajn onidirojn pri lia laboro. Antaŭ sia morto li laboris pri tele-efika batalilo, nomata "mortigaj radioj", kiun li proponis al la usona defenda ministerio, sed detaloj ne estas konataj.
[redaktu] Eksteraj ligoj