Luiz Inácio Lula da Silva
El Vikipedio
Luiz Inácio Lula da SILVA (naskiĝis la 27-an de oktobro, 1945) estas la nuna prezidento de Brazilo.
Luiz Inácio da Silva naskiĝis en tre malriĉa familio en la urbo Caetés (tiam nomata Vargem Grande) en la ŝtato de Pernambuko. Lula estas karesnomo kiun li aldonis al sia oficiala nomo en 1982, kaj per kiu li estas ĝenerale konata.
Lia familio translokiĝis al la ŝtato San-Paŭlio, kie ili ankoraŭ pasigis tre streĉan vivon.
Li agadis kiel sindikata gvidanto, kaj en 1980 kunfondis la Partio de la Laboristoj (PT), de kiu li estas ankoraŭ nun prezidanto.
Li estis kandidato al la prezidenteco en 1989 (lin venkis Fernando Collor De Mello) 1994 kaj 1998, ambaŭkaze venkita de Fernando Henrique Cardoso, sed en la balotoj de 2002 li venkis, kun 52,4 milionoj da voĉdonoj, 61% de la tuto.
Dum sia prezidenteco, Lula forlasis grandan parton de sia antaŭa radikala projekto, kaj akceptis pli moderan politikon, kio ne ĉiam estis akceptata en lia partio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.brazil.org.uk/page.php?cid=1394
- http://www.pt.org.br
- http://www.fomezero.gov.br
- http://www.fazenda.gov.br/portugues/institucional/palocci.asp