Lord of War
El Vikipedio
La Sinjoro de l' Milito | |
Dosiero:Bildo.jpg | |
Fotopiedo | |
Originala Titolo: | Lord of War |
Produktadlando: | Usono |
Filmita en: | ??? |
Originala Lingvo: | Angla |
Kina Aperdato: | 16-a de Septembro 2005 |
Daŭro: | 2h02 |
Ĝenro: | Murdaro |
Buĝeto: | 42.000.000 $ |
Reĝisoro: | Andrew NICCOL |
Scenaro: | Andrew NICCOL |
Laŭ la verko de: | ??? |
Produktisto: | Nicolas CAGE, Chris ROBERTS, Andreas GROSCH |
Muziko-eldonisto: | Antonio Pinto |
Laboratorio kaj Optikaj efektoj: | Andrew ROBERTSON |
Produkto: | Saturn Films (Usono) |
Distribuo: | Gemini Films Productions (Kanado) ; Lion Gate Films Inc (Usono) |
Lord of War (La Sinjoro de l'Milito) estas usona filmo de Andrew Niccol, kiu aperis la 16-an de septembro 2005.
Enhavo |
[redaktu] Rakonto
Yuri Orlov [juri orlof] estas juda junulo loĝante en Novjorko. Antaŭ lia naskiĝo, la familio Orlov transloĝiĝis de Ukrainio al Usono, por malfermi restoracion. Yuri kreskiĝis en Little Odessa, turbulenta novjorka kvartalo kie pafadoj estis plejofta. Sed kurioze, li fakte ĉeestis unu nur kiam li estis fariĝita plenkreskulo.
Post tiu pafado en banko, la sencela junulo ekkomprenis ke se nutri popolon estis baza profesio de l'homaro, armigi popolon estis samvalora rimedo por riĉiĝi. Multe riĉiĝi. Ĉar se dekduono de la tutmonda homaro posedas pafilon, estas ankoraŭ multaj homoj por armigi. Tiel, sekrete kaj profesie, Yuri, dum jardekoj spektis kaj provizis konfliktojn kiel la fino de la Malvarma milito, aŭ la 60 bataloj kiu okazis en Afriko dum la naŭdekaj jaroj. Ĉio-ĉi dum vivante normalan vivon kun sia edzino kaj filo en Usono.
Kiam tro da popoloj akuzas lin esti buĉisto kaj usona perfidulo provizante malamikoj de lia nacio, li kviete respondas ke cigared- aŭ veturilvendistoj provizas popolon per pli mortigaj iloj ol siaj, aldonante ke almenaŭ kun pafiloj, ekzistas sekurbutonon! Eĉ se polica agento daŭre provas malliberigi lin, li perfekte scias ke ĉiam estos oficialaj supruloj por protekti lin, ne forgesante ke la plej granda armilkomercisto en la mondo estas lia propra prezidento.
[redaktu] Opinio
Andrew Niccol [andru nikol] emas reĝisori politike nedecajn filmojn. Post Gattaca kaj S1mOne, li sin turnas al pafila mondkomerco. Tiun delikatan subjekton li prezentas tre cinike. Efektive, kiel pli bone tuŝi spektantajn konsciencojn ol montri tiun negocon kiel tutnormala kaj banala afero?
Post la filmo, kie li prezentas malheroo fari sian specialan komercon, NICCOL provas skui nin afiŝante ke sia filmo estas farita laŭ veraj faktoj. Li bone scias ke ĉion-ĉi ĉiuj konfuze scias sed ne vere konscias. Lord of War fakte estas agadfilmo sed precipe estas akuzo kontraŭ tiun situacion, ke la kvin permanentaj nacioj UN-a Konsilio de Sekureco estas la plej grandaj ŝakristoj en la mondo. Lia maniero, kiam oni parolas pri armilo de amasa detruo (AAD) estas simpla kaj efika.
[redaktu] Ĉefrolantoj
- Nicolas Cage - Yuri ORLOV
- Bridget Moynahan - Ava CORDOVA
- Jared LETO - Brat ORLOV
- Shake Tukhmanian - Irina ORLOV
- Jean-Pierre Nshanian - Anatoly ORLOV
- Jasper LENZ - Gregor
- Kobus MARX - Boris
- Stephan De ABREU - Liev
- Ian HOLM - Simeon Weisz
- Tanya FINCH - Ingrid
- Lize Jooste - Natasha
- Donald Sutherland - Pułkownik Oliver Southern
- Ethan HAWKE - VALENTINE