La Verda Standardo
El Vikipedio
La Verda Standardo estis hungara Esperanto-gazeto.
Dum la fruaj tempoj de Esperanto plej multe propagandis en Hungarujo Ágoston Marich en Budapest. Jam en majo 1905 li eldonis Esperanton, kiu aperis ĝis marto 1907 (23 x 15 centimetroj, entute 18 numeroj kun 142 paĝoj da teksto).
En oktobro 1907 ĝi alprenis la titolon La Verda Standardo. Ĝi fariĝis samtempe oficiala organo de HES, kiu ĝi restis ĝis novembro 1908. De tiam ĝi havis la subtitolon: Internacia propaganda, literatura, arta, scienca, filatela, industria, komerca, amuza, polica, reklama, ilustrita monata revuo. En ĉiuj eŭropaj lingvoj. Do, sufiĉe multflanka! La presformato restis la sama kiel tiu de Esperanto, sed la paperformato kaj la kovriloj multe ŝanĝiĝis; paĝnombro de oktobro 1907 ĝis oktobro-novembro 1910 (numeroj 49-50): 482.
De januaro-julio 1911 La Verda Standardo akceptis la formaton de ĉiutaga gazeto (42 x 29 centimetroj), entute 8 numeroroj kun 28 paĝoj.
De septembro 1911 ĝis julio 1914 aperis entute 45 numeroj kun 552 paĝoj (32 x 23-24 centimetroj). De septembro 1911 La Verda Standardo fariĝis denove oficiala organo de HES. Sed ĉar la kunlaboro inter la societo kaj la redaktanto kaj posedanto Marich A. neniam bone funkciis, la societo akiris la gazeton; redaktanto fariĝis ĝis decembro 1913 Pál Robicsek kaj ĝis julio 1914 d-ro Béla Rácz.
Pro la milito La Verda Standardo reaperis en tre modesta formo en januaro-februaro 1915 kaj finiĝis finfine per la numero de novembro-decembro 1915, 8-16 paĝoj, entute 12 numeroj kun 76 paĝoj (24 x 16 centimetroj).