Joe Clark
El Vikipedio
16-a Ĉefministro de Kanado | |
---|---|
En posteno | |
4-a de junio 1979 – 3-a de marto 1980 | |
Antaŭulo | Pierre Elliott Trudeau |
Posteulo | Pierre Elliott Trudeau |
Naskiĝis | 5-a de junio 1939 High River (Alberto) |
Politika partio |
Progresisma Konservativa |
Charles Joseph "Joe" Clark, PK, OK, AOE, MA, LLD (naskiĝis la 5-an de junio 1939 en High River (Alberto)) estis la deksesa ĉefministro de Kanado de la 4-a de junio 1979 ĝis la 3-a de marto 1980. Li estis eminenta kanadano kiu servis la publikon ĝis sia emeritiĝo en 2004.
Joe Clark estis la filo de Charles A. Clark, la eldonisto de la loka gazeto, kaj Grace Welch. Li vizitis lernejojn en High River kaj la Universitaton de Alberto, kie li perlaboris bakalaŭran kaj magistran diplomojn en politika scienco. Clark studis juron ĉe Universitato Dalhousie en Halifakso (Nov-Skotio) kaj ĉe la Fakultato de Juro ĉe la Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero (Brita Kolumbio). Li estis aktiva en studenta politiko kaj foriris de la studado de juro por labori plentempe ĉe la Progresisma Konservativa Partio.
Clark estas edzo de Maureen McTeer, bone konata aŭtorino kaj advokatino. Ilia filino, Catherine, estas diplomito pri art-historio de la Universitato de Toronto kiu havas karieron en publikaj rilatoj kaj radiodissendo.
Enhavo |
[redaktu] Politika kariero
Clark ekaktivis en politiko je la universitata nivelo. Li servis kiel Prezidanto de la societo "University of Alberta Young Progressive Conservatives" (Junaj Progresismaj Konservativuloj de la Universitato de Alberto). Tiutempe Clark batalis kun estonta politika kontraŭulo Preston Manning en kampusaj debatoj inter la Junaj Konservativuloj kaj la Junularo de la Alberta Soci-Kredita Partio. Jam tre juna Clark estis tre konscia pri politiko en Kanado. Kiel junulo li estis admiranto de John Diefenbaker, estro de la Progresisma Konservativa Partio kaj Ĉefministro de Kanado, kaj li mem eniris politiko nur 28-jaraĝa. Li ne sukcesis elektiĝi kiam li unue prezentis sin kiel kandidato por la Progresisma Konservativa Partio de Alberto en la provinca balotado de 1967. Clark servis kiel ĉefa asistanto al Peter Lougheed, provinca opoziciestro kaj estonta ĉefministro de Alberto. Li unue elektiĝis kiel deputito en la federacia balotado de 1972.
Clark estis la unua kanada politikisto kiu proponis malkrimigi la uzadon de mariĥuano en Kanado, kaj garantii minimuman enspezon por ĉiu kanadano - ambaŭ sintenoj tipaj por la ruĝaj konservativuloj. Multrilate lia socia liberalismo estis same aŭdaca en la 70-aj jaroj kiel estis tiu de Trudeau en la 60-aj. Ĝi tamen malakordigis lin kun la dekstremaj anoj de sia partio. Tiel okazis, ke kiam oni mergigis la elektodistrikton de Clark kun la elektodistrikto de alia konservativa deputito antaŭ la federacia balotado de 1979, la alia deputito rifuzis cedi sian lokon, kaj Clark devis kandidatiĝi en la elektodistrikto.
[redaktu] Estrado de la Progresisma Konservativa Partio
[redaktu] Ĉefministro
[redaktu] Alelektoj al la Supera Kortumo
Clark alelektis la sekvan juĝiston al la Supera Kortumo de Kanado:
- Julien Chouinard — (24-a de septembro 1979 – 6-a de februaro 1987)
[redaktu] Rilatoj inter Trudeau kaj Clark
[redaktu] Sub Mulroney
[redaktu] Ŝtatsekretario pri Eksteraj Aferoj
[redaktu] Ministro pri Konstituciaj Aferoj
[redaktu] La sinteno de Mulroney al Clark
[redaktu] Dua Estrado de la Progresisma Konservativa Partio
[redaktu] Kuniĝo de la Progresisma Konservativa Partio kaj la Kanada Alianco
[redaktu] Clark hodiaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Political biography from the Library of Parliament
- Order of Canada Citation
- CBC Digital Archives – The Man from High River: Joe Clark
24-a Ministerio - Registaro de Brian Mulroney | ||
Kabinetaj Postenoj (2) | ||
---|---|---|
Antaŭulo | Posteno | Posteulo |
Don Mazankowski | Prezidanto de la Privata Konsilio de la Reĝino (Kanado) (1991 – 1993) |
Pierre Blais |
Jean Chrétien | Ŝtatsekretario pri Eksteraj Aferoj (1984 – 1991) |
Barbara McDougall |
Specialaj Kabinet-respondecoj | ||
Antaŭulo | Titolo | Posteulo |
Ministro respondeca pri Konstituciaj Aferoj (1991 – 1993) |
||
21-a Ministerio - Registaro de Joe Clark | ||
Kabineta Posteno | ||
Antaŭulo | Posteno | Posteulo |
Pierre Trudeau | Ĉefministro de Kanado (1979 – 1980) |
Pierre Trudeau |
Antaŭulo: Robert Stanfield |
Opoziciestro 1976 – 1979 |
Posteulo: Pierre Trudeau |
Estro de la Progresisma Konservativa Partio 1976 – 1983 |
Posteulo: Erik Nielsen |
|
Antaŭulo: Pierre Trudeau |
Opoziciestro 1980 – 1983 |
Posteulo: Erik Nielsen |
Antaŭulo: Elsie Wayne |
Estro de la Progresisma Konservativa Partio 1998 – 2003 |
Posteulo: Peter MacKay |
Antaŭulo: Allen B. Sulatycky |
Deputito por Rocky Mountain 1972 – 1979 |
Posteulo: Distrikto forigita |
Antaŭulo: Neniu |
Deputito por Yellowhead 1979 – 1993 |
Posteulo: Cliff Breitkreuz |
Antaŭulo: Scott Brison |
Deputito por Kings—Hants 2000 |
Posteulo: Scott Brison |
Antaŭulo: Eric Lowther |
Deputito por Kalgario Centra 2000 – 2004 |
Posteulo: Lee Richardson |
Ĉefministroj de Kanado | ||
---|---|---|
Macdonald | Mackenzie | Abbott | Thompson | Bowell | Tupper | Laurier | Borden | Meighen | King | Meighen | King | Bennett | King| St. Laurent | Diefenbaker | Pearson | Trudeau | Clark | Trudeau | Turner | Mulroney | Campbell | Chrétien | Martin | Harper |
Estroj de la Konservativa Partio de Kanado kaj ĝiaj Antaŭuloj |
|
---|---|
Liberal-Konservativa/Konservativa/Uniista/NLK/Nacia Registaro/Progresisma Konservativa (1867-2003): Macdonald | Abbott | Thompson | Bowell | Tupper | Borden | Meighen | Bennett | Manion | Meighen | Bracken | Drew | Diefenbaker | Stanfield | Clark | Mulroney | Campbell | Charest | Clark | MacKay Reformista (1987-2000)/Kanada Alianco (2000-2003): Manning | Day | Harper Konservativa (nova) (2003-nun): Harper |
Kategorioj: Membroj de la 24-a Ministerio en Kanado | Membroj de la 21-a Ministerio en Kanado | Naskiĝintoj en 1939 | Kanadaj katolikoj | Kamaradoj de la Ordeno Kanada | Membroj de la Alberta Ordeno de Elstareco | Federaciaj deputitoj de Alberto | Membroj de la Privata Konsilio de la Reĝino (Kanado) | Ĉefministroj de Kanado | Diplomitoj de la Universitato de Alberto | Diplomitoj de la Universitato Dalhousie | Ruĝaj Konservativuloj | Katolikaj politikistoj