Halifakso (Nov-Skotio)
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Nov-Skotio > Halifakso
Halifakso (angle: Halifax) estas la plej granda urbo en atlantika Kanado. Ĝi estas la ĉefurbo de Nov-Skotio. Ĝi estis fondita en 1749 de la Britoj por kontraŭ-pezi la influon de la Francoj, kiuj konstruis fortikaĵon en Louisbourg. Nun la urbo havas proksimume 350.000 enloĝantojn. Ĝi estas la ĉefa marhaveno de orienta Kanado, ĉar ĝi estas sen-glacia tutjare kaj granda kaj profunda nature. La Kanada atlantika mararmeo estas bazita tie. Ĝi estas la komerca kaj kultura centro de la orienta marborda regiono de Kanada. Proksimume 4.000 francparolantoj loĝas tie, proksimume 1.000 Mikmakoj kaj multaj aliaj etnaj enmigrintoj el la tuta mondo. La ĉefa lingvo estas la Angla.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.halifaxinfo.com
- http://www.halifax.ca
- http://www.halifaxwebcam.ca
- http://www.region.halifax.ns.ca
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Provincaj kaj teritoriaj ĉefurboj de Kanado | |
Viktorio, BC • Edmontono, AB • Reĝino, SK • Vinipego, MB • Toronto, ON • Kebeko, QC • Frederiktono, NB • Ĉarlotaŭno, PE • Halifakso, NS • Sankt-Johano, NL • Whitehorse, YT • Yellowknife, NT • Ikaluito, NU |