Ilham Alijev
El Vikipedio
Ilham Hejdar oglu Alijev (azerbajĝane İlham Heydər oğlu Əliyev) estas la prezidento de Azerbajĝano ekde la 31-a de oktobro 2003. Li transprenis la postenon de sia patro, Hejdar Alijev. Pli frue Ilham Alijev estis la ĉefministro.
Li naskiĝis la 24-an de decembro 1961 en Baku, tiam en Sovetunio. Finis la Instituton pri Internaciaj Rilatoj en Moskvo kaj poste ties aspiranturon, en 1985-1990 instruis en tiu instituto. En 1991-1994 laboris en kelkaj privataj firmaoj. En 1994-2003 - prezidanto de la Ŝtata Nafta Kompanio de Azerbajĝana Respubliko. Ekde 1997 ĝis nun - prezidanto de la Nacia Olimpika Komitato de Azerbajĝano.
Aŭtoro de kelkaj esplorlaboroj pri geopolitikaj aspektoj de nafta politiko de Azerbajĝano. Doktoro de politikaj sciencoj. Libere parolas la azerbajĝanan, rusan, anglan, francan kaj turkan lingvojn.
La opozicio kaj la aktivistoj de la homrajtprotekta movado plendas, ke ekde la enposteniĝo de Ilham Alijev situacio pri homaj rajtoj ne pliboniĝis. Kelkaj komentantoj supozas, ke tio okazas pro tio, ke okcidentaj landoj pretas permesi al Azerbajĝano ion, kio ne permeseblas aliloke, pro la nafto, kiun la ŝtato havas.