Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Baku - Vikipedio

Baku

El Vikipedio

Baku (azere Bakı) estas ĉefurbo de Azerbajĝano, unue menciita en 885.

  • Koordinatoj: 40° 23' N, 49° 51' E Mapo

Enhavo

[redaktu] Geografio

Baku situas ĉe la okcidenta parto de Kaspia Maro, ĉe bordo de Apŝeron-duoninsulo. La urbo havas 1,2-milionan loĝantaron. La klimato estas sunoriĉa, seka kun iafoje aperantaj orkanfortaj ventoj.

[redaktu] Historio

Baku estis unue skribe menciita en 885, sed arkeologoj datumas la unuan setliĝon antaŭ 10.000 jaroj. La persa Ŝivan Ŝaĥo Ahistan la 1-a igis Baku en la 14-a jarcento ĉefurbo.

Ekzistas pluraj teorioj pri deveno de la urbonomo, la plej populara estas la derivado de la persa bad kube kun signifo Urbo de la ventoj.

Baku konsistas el tri urbopartoj:

  • malnova urbo (Azere ideri shekher),
  • nafta urbo (komence de 20-a jc.)
  • soveta urbo.

La malnova urbo – kiu estas mem fortikaĵo - situas en la centro de Baku. En 2000 oni surlistigis la kvartalon ene de la fortikaĵa muro inter la Monda kulturheredaĵo de UNESCO. La plimulto de la muroj kaj turoj, kiujn oni firmigis post la rusa okupado (1806), staras jam ekde la persa epoko. La kvartalo kun labirinto el mallarĝaj stratoj akaj altaj domoj estas pitoreska. Mondfama estas la palaco de Ŝirvan Ŝaĥo, la karavanserajoj, la virgulina turo el la 11-a jarcento, la banejoj kaj la Djuma moskeo. La malnova urbo havas dekduojn da malgrandaj moskeoj, ofte sen distinga signo.

La nafta urbo situas sude de la malnova arbo kaj estas konstruita post la enorma nafto-furoro komence de la 20-a jarcento. La naftobaronoj konstruigis neogotikaj kaj Jugendstil-palacojn fare de okcidenteŭropaj arkitektoj. En la iamaj posedaĵoj de la antaŭrevoluciaj milionuloj nuntempe funkcias arto-, historio- kaj literaturmuzeoj.

[redaktu] Nuntempo

La moderna Baku etendiĝas ekster la fortikaĵaj muroj. La stratoj kaj konstruaĵoj suprengrimpas la montetojn ĉirkaŭ la golfo de Baku. Baku havas 11 distriktojn kaj 48 urbajn komunumojn. Oni kalkulas al tiuj la komunumojn sur la insuloj kaj naftorokoj, kiuj foje troviĝas 100 kilometrojn for de Baku en la Kaspia Maro.

En la urbo funkcias multaj universitatoj, altlernejoj kaj teatroj. La martira tombejo estas dediĉita je memoro de ĉiuj, kiuj mortis en milito kontraŭ Armenio, sed ĝi ankaŭ memorigas pri 137 homoj, kiuj estis mortigitaj la 19-an kaj 20-an de januaro en 1990, kiam sovetiaj tankoj inundis la stratojn de Baku.

La ekonomia bazo de Baku estas la nafto. La ekzisto de nafto jam konatas ekde la 8-a jarcento. En la 15-a jarcento oni prenis nafton por la lampoj el fontoj, kiuj aperis sur la terosurfaco. La unua naftoborado de la mondo okazis en 1848 en Baku. La ekonomia ekspluatado de nafto komenciĝis en 1872 kaj ĝis komence de la 20-a jarcento, la naftokampoj de Baku estis la plej grandaj de la mondo. Tiam ili donis duonon de la monda produktado. Fine de la 20-a jarcento, la naftorezervoj sub la seka tero elĉerpiĝis, la boradoj okazis plu en la maro.

Baku estas la plej grava centro pri produktado de naftoindustriaj ekipaĵoj. En la dua mondmilito, la batalo de Stalingrad okazis pri la regado de la naftokampoj de Baku.

[redaktu] eksteraj ligoj

•  http://www.baku-vision.com
•  http://www.bakupages.com


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Baku sub la gloso Category:Baku



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com