Ernest Hemingway
El Vikipedio
Literaturo > Anglalingva literaturo > Ernest HEMINGWAY < Angla lingvo
Ernest Miller HEMINGWAY (naskiĝis la 21an de julio, 1899, mortis la 2an de julio 1961) estis Usona verkisto.
Hemingway naskiĝis en Oak Park, Ilinojo. Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, li vojaĝis tra multaj landoj, partoprenis ambaŭ mondmilitojn kaj la enlanda militon en Hispanio. Liaj verkoj en simpla, sobra lingvaĵo rakontas pri la brutaleco de la vivo. Pro sia verko The Old Man and the Sea (Esp.: La oldulo kaj la maro) li en 1953 gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1954 la Premion Nobel de Literaturo. Sian vivon li finis per suicido, en Ketchum, Idaho. La ŝtatestro de Kubo, Fidel Castro, diris ke Hemingway estis una de la plubonaj verkistoj de Kubo. Habano havas museo de Hemingway.
[redaktu] Listo de verkoj
- Three Stories and Ten Poems (poemoj kaj rakontoj, 1923)
- The Sun also Rises (romano, 1926)
- A Farewell to Arms (romano, 1929)
- Death in the Afternoon (eseo pri la taŭrobatalo, 1932)
- The Snows of Kilimanjaro (novelo, 1936)
- For Whom the Bell Tolls (romano, 1940)
- Across the River and into the Trees (romano, 1950)
- The Old Man and the Sea (novelo, 1952)
[redaktu] En Esperanto aperis
La oldulo kaj la maro / El la uson-angla trad. Fernando de Diego. [Ilustraĵoj de C. F. Tunnicliffe kaj Raymond Sheppard]. - Chapecú Eld. Eldonejo Fonto, 1996. - 99 p. : ilustr. - (Fonto-Serio ; 28)
Originalo: The Old Man and the Sea
La neĝoj de Kilimanĝaro / Esperantigis Edwin Grobe. - Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. - 20 p.
Originalo: The Snows of Kilimanjaro