Ulrich Lins
El Vikipedio
Grava esperantisto - Germana esperantisto
Ulrich /Ul'riĥ/ LINS estas esperantista historiisto naskita en Bonn (Germanio) en 1943. Li studis pri historio, politika scienco kaj japanologio en la universitatoj de Bonn kaj Kolonjo. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio, kaj doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li okupiĝas pri universitatanaj interŝanĝoj inter Germanio kaj aliaj landoj.
Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn, inter ili Marko Naoki Lins.
Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :
- 1964-1969 : Estrarano de TEJO
- 1967-1969 : reprezentanto de TEJO ĉe la estraro de UEA
- 1970-1974 : kunredaktoro de Kontakto (kun Simo MILOJEVIC)
- Dum kelkaj periodoj kaj ekde 1986: komitatano de UEA
- 1989-1995 : vicprezidanto de UEA
[redaktu] Verkoj
- Aŭtoro de:
- La danĝera lingvo (eldonoj: 1973,1988,1990), aperinta ankaŭ en la lingvoj japana, germana, itala kaj rusa.
- Ĉefredaktoro de nova eldono de Enciklopedio de Esperanto (ĝis nun ne publikigita kaj eble neniam aperonta)
- Kunredaktoro de:
- Esperanto en perspektivo (kun Ivo Lapenna kaj Tazio Carlevaro, 1974)
- Germanlingva libro pri german-japanaj rilatoj (1977)
- Dekdu-voluma japanlingva verko pri la historio de Germanio (1981-1986)
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |