Henri Barbusse
El Vikipedio
Henri BARBUSSE [barbüs] (naskiĝis la 17-an de majo 1874 en Asnières, mortis la 30-an de aŭgusto 1935 en Moskvo) estis fama franca verkisto, konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Unue ligita kun la simbolismanoj, post la unua mondmilito la fariĝis pacifisto kaj komunisto. Li estis honora prezidanto de la 1-a SAT-kongreso, 1921 kaj amiko de la laborista Esperanto-movado. Li verkis artikolon en Esperantista Laboristo, 1921.
[redaktu] Verkoj
- Nous autres(Ni), novelaro, juno 1914, psikologiaj kaj pri morto , suferoj, kompatplena.
- Le Feu (Subpafe), romano pri la milito, 1915, lia plej konata verko
- Clarté (Eklumo), romano pri la milito, 1919, sed multe pli riĉa, kaj kun pli da libereco da esprimo, ol la unua, lia plej bona libro.
[redaktu] Rete legebla en Esperanto
- "Patrino", novelo el Ni, pri malkovro de vivantula frateco per hororeco de morto
[redaktu] Eksteraj ligiloj
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |