Du Fu
El Vikipedio
Ĉinlingva literaturo > Ĉinaj poetoj > Du Fu < Tang dinastio
Du Fu (pr. Tu Fu), Pin Jin: Dù Fǔ , ĉine: 杜甫, Wade-Giles literumado: Tu Fu, ankaŭ foje konata kiel Dù Shàolíng (杜少陵) aŭ Dù Gōngbù (杜工部) (712 - 770) estis ĉina poeto, li kaj lia amiko Li Bai estas la plej famaj el ĉiuj ĉinaj poetoj.
Lia poezio ofte esprimas lian kompaton kontraŭ la suferoj de la popolo en la malordaj tempoj, kiujn li spertis, sed ankaŭ tradicia lirikeco, kiel en lia fama kaj ofte tradukita poemo "Sur altano".