Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Aŭtismo - Vikipedio

Aŭtismo

El Vikipedio

Kresko de aŭtismo dum lastaj jaroj.
Pligrandigu
Kresko de aŭtismo dum lastaj jaroj.

Aŭtismo estas speco de genetika perturbo, kiu influas la korpan, socialan kaj parolan kapablojn ĉe homo. La nocion uzis unuafoje psikiatro Leo Kanner en la 1940-aj jaroj por priskribi tiajn infanojn, kiuj estis troige retiriĝemaj kaj enmemiĝantaj.

Oni kalkulas, ke el ĉiuj 10.000 infanoj inter 1 kaj 15 estas aŭtismaj, el kiuj 15–20 % iĝas socie memstaraj laborantaj plenkreskuloj. La perturbo aperas 3- ĝis 4-oble pli ofte ĉe viroj ol ĉe virinoj, sed la kaŭzo de tio ankoraŭ ne estas sciata.

Ekzistas provoj kaj metodoj por mildigi la simptomojn de aŭtismo, sed la perturbo mem estas pro sia biologia esenco neniel kuracebla.

Enhavo

[redaktu] Kaŭzo

Modernaj esploroj per skaniloj sugestas diferencojn en certaj regionoj de la cerbo, sed ankaŭ aliaj influoj, kiel la ĉirkaŭaĵo kaj edukado ankaŭ ŝajnas gravaj. Eble ekzistas ankaŭ speco de aŭtismo ĉe knabinoj, kiuj strikte kontrolas kaloriojn ĝis kiam ili suferas per anoreksio.

Iam oni kredis, ke la traktado de la infano de neamanta patrino aŭ neglektanta patrino produktis la perturbon, sed nuntempe oni scias ke la kaŭzo efektive estas genetika kaj ke ofte ĝi estas heredata. Fakte, diligenta patrino aŭ patro povas modifiki diversajn nedezirindajn aŭ ĝenantajn kondutojn per pacienta kaj longdaŭra klopodado. En fruaj tempoj, kiam la aflikto estis tro grava, la malfeliĉuloj estis enmetataj en frenezulejojn. Hodiaŭ la traktado estas pli afabla kaj se la perturbo estas milda, la persono ĝuas preskaŭ normalan vivon.

[redaktu] Simptomoj

La perturbo aperas antaŭ la dukajduona aĝo, sed la unuaj simptomoj estas tre mildaj. La aŭtismaj infanetoj estas sen-tentaj aŭ rifuzemaj kontraŭ la emocia aŭ korpa kontaktoj, sed pli poste ofte elformiĝas insistemo al gepatroj aŭ al certaj plenkreskuloj. Ilia parolevoluo estas malrapida kaj nenormala (ofte senakcenta kaj ritme neregula), malofte ili tute ne kapablas paroli. Karakteriza povas esti daŭra ripetado de sensencaj vortoj de aliaj personoj - sendependa de la teksto - aŭ iu stranga mekanika voĉeligo anstataŭ parolo.

Aŭtismuloj povas nenormale insisti pri objektoj. Okazas, ke ili ne reagas al voĉoj, doloro, ne rekonas la verajn danĝerojn, kvankam la aŭtismaj infanoj estas tre sent-emaj. Ofte okazas, ke aŭtismulo trude evitas mediajn ŝanĝojn kaj aperas ritmaj korpomoviĝoj, kiel svingado aŭ aplaŭdado. En la malfrua pubereco, ĉe 25 % de la aŭtismaj infanoj aperas epilepsio.

Tipaj sindromoj de aŭtismo montriĝas, se la koncernulo:

  • ne havas sufiĉajn rilatojn al aliaj personoj, kiu ŝajnas al (ŝ)li kvazaŭ nur fizikaj objektoj.
  • neniam povas doni amon aŭ ricevi konsolon.
  • ne ludas kun aliaj geknaboj.
  • evitas kontakton per okuloj; ŝajnas ke (ŝ)li "trarigardas tra la alia persono".
  • gapas al rotaciantaj objektoj.
  • retenas neflekseblajn rutinojn kaj estas obstina kiam oni volas ilin ŝanĝi.
  • ofte montras strangajn movojn, ekzemple intencan tremadon per mano aŭ turnado de la korpo.

[redaktu] Sindromo de Asperger

Pluraj personoj montras la simptomojn de aŭtismo, sed en pli milda formo, (ĉirkaŭ 2 el 1000). Ofte ili havas superaveraĝan inteligentecon, sed ilia lerteco pri certaj temoj, kiel parolado, legado aŭ skribado estas kelkfoje malalta. Kontraste, ili povas montri mirigan kapablon pri iu temo, kiel muziko, eksterordinara memoro aŭ rapidaj matematikaj kalkuloj. Tiaj personoj kapablas tre bone koncentriĝi dum longega tempo aŭ povas mem malkovri novajn teoriojn. Tial oni trovas inter ili sciencistojn, esploristoj kaj inventistojn, sed la aliaj nedezirindaj manifestaĵoj de aŭtismo ankaŭ aperas. Kvankam ĉiam en la historio ekzistis personoj kun tiu ĉi sindromo kaj elstaris pro siaj malkovroj aŭ kapabloj, ilia persona vivo estas ofte trista o nesufiĉanta. Kutime, speciale inter viroj, ili havas multnombrajn amrilatojn, sed ilia geedziĝo estas malfeliĉa kaj la infanoj ricevas kruelan traktadon aŭ estas tute ignorataj.

[redaktu] Famaj personoj kiuj eble havis la sindromon

  • Sir Isaac Newton (1642-1727)
  • Charles Chaplin (1889-1977) - Li edziĝis kvarfoje, sed pro iama povreco li restis avara kaj traktis malbone siajn infanojn.
  • Albert Einstein (1879-1955) - Kiam li estis bebo, li estis silenta kaj ne parolis ĝis kiam li aĝis tri jarojn. Li edziĝis kaj havis du filojn, sed por tro okupateco li longe suferis nervan frustradon. Li havis plurajn amrilatojn kaj lia familia vivo ne estis tre feliĉa.
  • "Bing" Harry Lillis Crosby (1904-1977) - Lia familio kaj filoj devis hejme obei tre striktajn regulojn.
  • William "Bill" Gates (1955- ) - Per rapidaj kaj intensaj klopodoj li evoluigis la operaciumon MS-DOS kiun IBM uzis en siaj komputiloj. Lia firmao Mikrosofto nun es dominanta en la monda merkato kaj ĵaluze protektas siajn monopolojn. Dume ili donacas milionojn da dolaroj al ĥaritato, sed traktas senkompate aliajn firmaojn kiujn ili kredas esti rivaloj.

Krome, ŝajnas ke ankaŭ iuj specifaj hobioj estas pro siaj trajtoj speciale favorataj inter homoj kun la sindromo de Asperger. Tial oni povas trovi multajn ekzemple inter matematikistoj, programistoj, lingvistojesperantistoj.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com