Gorĝo (heraldiko)
El Vikipedio
Gorĝo estas la heraldika ruĝo, unu koloro el la plej oftaj el la grupo de la farboj.
- Ne gravas la ruĝa nuanco, ĝi nur estu profunda koloro, same kiel la ceteraj farboj (lazuro, sablo, sinoplo,...), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento).
- Oni ĝin bildigas per vertikalaj haĉoj, kiam koloroj ne disponeblas.
- Gorĝo referencas al la tradicia anglo-normanda terminaro (france gueules, angle gules) kiu fontas el la gorĝoj de foinoj, uzataj kiel feltoj.