Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
LSD - Vikipedio

LSD

El Vikipedio

Pligrandigu

D-Lizerga Acida Dietilamido, ofte nomata LSD (el la germana Lysergsäure-diethylamid) aŭ acido, estas potenca artefarita halucinogeon kaj psikedela enteogeno. Tipa dozo estas tre eta, ekzemple 100 miligramoj. Efikoj estas pliintensaj sensacoj kaj ŝanĝo de sensacoj, sentoj, memoroj, memkonstato dum kelkaj horoj (kutime de 6 al 12).

Enhavo

[redaktu] Scienca historio

LSD estas mallongigo de germana nomo de la ĥemia komponaĵo Lyserg-Säure-Diäthylamid: C20H25N3O). En 1938 svisa ĥemiisto doktoro Albert Hofmann en Basel ĉe Laboratorio Sandez unue artefarite kreis LSD dum esplorado de ergotaj fungoj. La psikedelan efikon li nur malkovris 5 jarojn poste en 1943.

Ĝis 1966 Sandoz provizis LSD senpage al interesataj sciencistoj. Psikiatroj uzis tiajn ĥemiaĵojn. Multaj esploroj studis eblan uzadon de LSD por psikedela psikoterapio, kun ĝenerale bonaj rezultoj. La distra uzado de LSD unue aperis inter malgranda grupo de sanprofesiuloj dum la 1950-oj, kaj de socie prominentaj kaj politike potencaj homoj kiel Henry kaj Clare Boothe Luce. Usonaj departementoj kiel CIA interesiĝis pri LSD por pridemando kaj mensrego. CIA faris multan esploradon, kiu plejparte estis detruata.

Iuj sanprofesiuloj, ekzemple psikologiaj profeseroj Timothy Leary kaj Richard Alpert (poste nomata kiel Ram Dass) de Universitato Harvard, konvinkiĝis ke LSD taŭgas por spirita kresko. Ili forlasis la tradician psikologian komunumon kaj disvastigis LSD al pli grand porcio de la publiko dum la 1960-oj. En 1967 Usono kontraŭleĝigis la drogon, pro la rilato kun kontrakulturaj hipioj. La usona registaro faris multan propagandon por krei publikan sintenon kontraŭ la drogo, ofte per falsa informo. Usona uzado malpliiĝis dum 1970-oj kaj 1980-oj. Ĉirkaŭ 2000 uzado pli subite malpliiĝis post aresto de du ĥemiistoj, kiuj supozeble produktis 95% el la LSD vendata en Usono kaj Eŭropo, laŭ DEA (usona kontraŭdroga departemento).

[redaktu] Leĝa stato

LSD estas kontraŭleĝa en multaj landoj, ekzemple Usono kaj la plejmulto de Eŭropo. Ĉu la polico forte kontraŭas uzadon dependas de la regiono.

Ĉar dozoj tiom etas, LSD facile estas kaŝita. Dozoj malmultekostas, do la drogo rilatas la perfortaj krimaj asocioj, kiuj vendas pli multekostajn drogojn kiel kokainon.

LSD laŭleĝis en Usono ĝis 1967.


[redaktu] Uzado

Pligrandigu

[redaktu] Dozado

LSD estas unu el la plej potencaj drogoj ofte uzataj. Ambaŭ personaj raportoj kaj sciencaj esploroj raportas ke LSD estas 100-oble pli forta ol sama kvanto de psilocybin (angle) kaj psilocin, kaj 4000-oble pli forta ol meskalino. Oni mezuras dozoj de LSD per mikrogramoj (µg), t.e. miliononoj de gramo. Malsimile, preskaŭ ĉiu aliaj drogoj estas mezurataj per miligramoj, t.e. milonoj de gramo.

Oni kutime pensas ke 25 µg kaŭzas iom da efiko. Ju pli granda la dozo, des pli evidentaj la efikoj (sed la sperta tempo ne pliiĝas).

Pure, LSD estas senkolora, senodora, kaj amara. Oni tipe prenas ĝin perbuŝe, tipe sur papereto, sukerkubo, ktp, sed ankaŭ eblas preni kun manĝaĵo aŭ trinkaĵo. En ĉi ĉiuj tiaj metodoj, LSD sengustas.

[redaktu] Efikoj

LSD kutime ne produktas halucinojn laŭ strikta difino, sed anstataŭe iluziojn kaj revajn fantaziojn. La efikoj ofte tre malsamas inter malsamaj homoj. Efikoj kutime komenciĝas de 30 al 90 minutojn post la preno. La uzanto povas sperti ion ajn, de subtilaj ŝanĝoj al fortegaj pensoŝanĝoj kaj halucinoj.

[redaktu] Fizikaj

Fizikaj reagoj tre varias, kaj iuj raportitaj efikoj estas uteraj kontrahoj, pli alta korpa temperaturo, pli alta sangsukero, seka buŝo, subita malvarmeco, pli alta kora pulso, buŝa kunpremo, muskola streĉo (pro malkomforta pozicio de uzanto - nerekta efiko de LSD), naŭzo, ŝvito, pupila dilato, salivado, muka fluo, sendormemo, tremoj.

[redaktu] Psikologiaj

Psikologiaj efikoj ankaŭ tre varias de homo al homo, de unu sperto al aliaj, eĉ dum unuopa sperto. Multe dependas de la sinteno de uzanto, kaj la cirkaŭaĵo. Sperto povas esti treege feliĉa aŭ nekredeble malfacila. Multaj malbonaj spertoj estas rezulto de uzanta paniko pro la dumspertaj efikoj. Se la uzanto estas en malamika aŭ malkomforta ĉirkaŭaĵo, aŭ ne estas preta por la diversaj efikoj, la sperto pli probable estos malagrabla. Simile, komforta ĉirkaŭaĵo kaj malstreĉa malferma sinteno ofte kaŭzas agrablan sperton. La emociaj efikoj (ĉu bonaj ĉu malbonaj) povas daŭri longe post la fino de la drogsperto mem.

[redaktu] Sensaj

Povas esti vidaj efikoj kiel geometraj formŝanĝoj, spuroj post moviĝaj aferoj, brilaj koloroj, kolorŝanĝoj, ktp. Je pli altaj dozoj povas esti sinestezio (? angla synaesthesia): mikso de la sentoj.

[redaktu] Spiritaj

Oni konsideras LSD kiel enteogo ĉar ĝi ofte donas spiritajn spertojn, dum uzantoj sentas kontakton kun pli granda spirita aŭ kosma ordo. Iuj uzantoj konsideras LSD kiel religia sperto, aŭ ilo por atingi la sankton. Multaj libroj komparas LSD-sperton al statoj priskribataj de orientaj religioj kaj filozofioj, ekzemple nirvano de budhismo.

La tujajn efikojn povas sekvi psikologia ŝanĝo kiel ŝanĝata vidpunkto kaj sinteno.

[redaktu] Daŭro

La ĉefaj efikoj daŭras de ses al dekdu horoj. Kun pli altaj dozoj, la intenso kreskas, sed ne la tempo. La drogo ne restas longe en korpo, kaj la jam eta dozo ofte malaperas antaŭ la fino de la sperto, kiu sugestas ke ĝi kreas iun ĉenreagon anstataŭ rektan efikon.

[redaktu] Danĝeroj

Kvankam LSD estas ĝenerale konsiderata netoksa, aliaj danĝeroj povas aperi pro malbonaj decidoj dum la sperto. Kiel multaj drogoj, la uzanto ne devas konduki aŭton, ktp.

Estas indico ke LSD reagas strange kun iuj kontraŭdeprimaj drogoj.

[redaktu] Respertoj

Estas supozebla risko de respertoj (angle "flashbacks"), dum kiu oni spertas epizodon de la LSD-efikoj longe post la droguzo, eĉ semajnojn aŭ monatojn poste. Spite la onidiroj, esploroj malkovris ke tiaj respertoj maloftas.

Iuj onidiroj asertas ke tiaj respertoj estas rezulto de etaj kvantoj de LSD kiuj restis en la korpa grazo aŭ alimaniere, kaj poste ekaktivas hazarde. Scienca esplorado malpruvis ĉi tiujn teoriojn.

[redaktu] Nemaniigo

LSD ne maniigas, laŭ la kutima difino de manio kaj fizika dependeco. Fakte, la korpo gajnas reziston aŭ toleremon al la drogo dum uzo, kiu malhelpas oftan uzon. La rezisto malpliiĝas post kelkaj senuzaj tagoj.

Iuj fakuloj konsideras drogojn kiel LSD esti kontraŭilo pri aliaj drogoj, ĉar LSD igas la uzanton alfronti aferojn kaj problemojn en la propra menso kaj vivo, malsimile al drogoj narkotaĵoj kaj eskapaj (alkoholo, heroino, ktp). Dum la 1950-oj, esploroj uzis LSD por kuraci alkoholismo kun 50% sukceso (komparata al 5% sukceso de popularaj sistemoj kiel AA (Alcoholics Anonymous)).

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com