Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Blanknaĝila delfeno - Vikipedio

Blanknaĝila delfeno

El Vikipedio

La blanknaĝila delfeno (aŭ ĉina rivera delfeno; science: Lipote vexilifer) vivas en la Jangzio rivero. Ĝi estas ekstermiĝa specio. Lastatempe specialistoj de akvoanimaloj de Ĉinio avertis, ke oni nun (2006) nombras 17 blanknaĝilajn delfenojn, la unuaklasajn protektatajn bestojn de Ĉinio. Se oni ankorau ne alprenos specialan rimedon por urĝa helpo, la speco pereos en la venontaj 20 jaroj. Oni planas liveri ilin al lago Tian-e-Zhou, iama parto de Jangzio. En decembro 2006, sciencistoj proklamis la specion "ekstermiĝan".

Blanknaĝila delfeno, vivanta en Jangzi-rivero jam 25 milionojn da jaroj, estas unu el la kvin specoj de delfenoj, en plej malgranda nombro. Ĝi estas unuaklasa protektata animalo de Chinio kaj unu el la 12 pereontaj animaloj de la mondo. La blanknaĝila delfeno estas grizeta kaj havas belan formon de la korpo. Ĝi apartenas al balena familio kaj havas senŝanĝan temperaturon. Ĝi spiras per la pulmoj kaj fekundighas en la korpo. Ĝi estas mamulo kaj havas evoluintan cerbon saman al tiu de gorilo.

Blanknaghila delfeno maturiĝas en la aĝo de 6 jaroj kaj la femala gravediĝas en ĉiu dua jaro kaj naskas unu au du idojn post 10 monatoj. La femala estas pli granda ol la maskla kaj ĝia korpo longas 2.5 m. kaj pezas 170 kg., dum la maskla longas 2.2 m. kaj pezas 125 kg. Blanknaĝila delfeno ŝatas vivi grupe kaj la idoj ĉiam naĝas inter la maturiĝintaj. Blanknaĝila delfeno vivis tiom longe en malklara akvo de la rivero, kaj ĝia vidado degeneris. Sed ĝi havas bonan aŭdon pro la sonricevilo sur la globforma nazpinto. Pere de sonondoj ĝi trovas kaj kaptas manĝaĵon. Ankau la haŭto de delfeno estas neordinara, ke ĝi konsistas el du tavoloj, inter kiuj estas multaj tubformaj spongecaj substancoj, kiuj glitas por moderigi la baron de la akvo dum naĝado. Kiam la delfeno naĝas en ekstrema rapideco, eĉ torpedo ne povas superi ĝin. Sciencistoj diris, ke blanknaĝila delfeno valoras ne nur por homa distrado, sed ankaŭ por scienca esplorado rilate bionikon, biologion, arkeologion, militan sciencon kaj multajn aliajn fakojn.

[redaktu] Situacio

Komence de la 1980-aj jaroj oni nombris ĉirkau 400 blanknaĝilajn delfenojn. Sed en 1986 oni nombris nur 300 en 48 grupoj. En 1990 oni nombris malpli ol 200 kaj en 1994 malpli ol 100. Kiam ĝi reduktiĝas al la nombro nemultigebla, ĝi jam venas al pereo. Kalkulante laŭ la rapideco de malmultiĝo de la nombro de la blanknaĝilaj delfenoj en Jangzio, la specialistoj avertis, ke en malpli ol 10 jaroj restos nur kelkaj blanknaĝilaj delfenoj kaj la speco nesaveble malaperos pro endogamio kaj genodegenero, malgraŭ ajna klopodo de homoj.

Oni atribuas la danĝeran situacion de blanknaĝilaj delfenoj al la homoj. Enketado montris, ke violenta morto de blanknaĝilaj delfenoj estis kaŭzita de ŝiphelicoj. Kaj la aliaj kaŭzoj de malmultiĝo de blanknaghilaj delfenoj estas kontrauleĝa kaptado, malpuriĝo de la akvo de Jangzio, kontrauleĝa sablofosado ktp.

La situacio de la blanknaĝilaj delfenoj en la naturo estas ege maltrankviliga, kaj ankau la stato de la bredataj delfenoj ne vidigas luman estontecon. Qiqi estis la unika bredata delfeno, kiun oni kaptis en 1980. Ĝi mortis en la 14-a de julio de 2002 pro senileco, en la aĝo de 25 jaroj.

Oni neniam sukcesis en ĝia arta reproduktado, sed maltrankvilaj sciencistoj multe klopodis por savi la specon kaj elmetis multajn metodojn, ekzemple surloka protektado, arta reproduktado, klonado, aliloka protektado k.s. Pro la pli kaj pli vigla homa aktivado kaj daŭra malboniĝo de la akva medio de Jangzio, la blanknaĝilaj delfenoj jam ne povas vivi kaj generi en Jangzio. Evidente la metodo de surloka protektado ne efikos.

Arta reproduktado estas unu el la efikaj metodoj por savi la pereontajn animalajn specojn. Sukcesa arta reproduktado de pando, aligatoro de Jangzio kaj aliaj raraj animaloj savis ilin el pereo. Sed arta reproduktado de delfenoj estas tre malfacila. En la pasintaj 20 jaroj oni multe klopodis por arta reproduktado de blanknaĝila delfeno, sed longa distanco restos por atingi la sukceson.

Specialistoj montris, ke transloghigo de delfenoj estas la unika kaj lasta praktikebla metodo por savi la blanknaghilajn delfenojn el pereo. Ili proponis kapti laŭeble pli multajn delfenojn en Jangzio kaj transloĝigi ilin en la rezervejon Tian'ezhou speciale pretigitan por ili proksime de Shishou kaj en la basenon speciale pretigitan por blanknaghilaj delfenoj en la Instituto de akvoanimaloj de Wuhan sub la China Akademio de Sciencoj. Alia speco de delfeno -- rivera delfeno -- jam estis sukcese transloghigita kaj reproduktita en Tian'ezhou. El tio oni povas cherpi sperton por transloghigi blanknaĝilajn delfenojn. Se oni sukcesos kapti dekkelke da blanknaĝilaj delfenoj masklaj kaj femalaj kaj bredos ilin en la rezervejo Tian'ezhou, reproduktigho de blanknaĝilaj delfenoj estos espereblaj.

La blanknaĝila delfeno (Lipotes vexillifer) el la ordo de cetacoj kaj familio de delfenedoj estas mamulo propra al Ĉinio. Gi vidiĝas en rivero kaj lagoj de la provincoj Hunan, Hubej, Gjangŝji kaj Anhuj, kaj estas alinomata pando en akvo. Ĝi havas spindelan formon, longas 1,5-2 metrojn kaj pezas 100-200 kilogramojn, La dorso estas helgriza kaj la ventro neĝblanka. Ĝi havas longan muzelon, ĉe kies supra kaj malsupra makzeloj dense viciĝas pli ol 130 dentoj. Ĝia frunto rondforma ka.j elstara estas voĉorgano. La okuloj estas maigrandaj kaj preskaú degenerintaj. La orelkavoj malgrandaj kiel kudrila trueto troviĝas malantaŭc-alsupre de la okuloj. La naztruoj estas ovajaj. Ĝi malsupre spiras per la pulmoj kaj vivas ĉiam en akvo. Dum naĝado ĝi svingas la grandan kaj platan vostnaĝilon supren kaj malsupren. Elspirante ĝi produktas laŭtan sonon. La blanknaĝilaj delfenoj vivas en la mez- kaj malsupra partoj de Jangzi-rivero kaj la lagoj Dongting, Pojang kaj Honghu, kiuj ligiĝas kun la rivero. Ili ŝatas vivi pare aú grupe, iam eĉ dekkelkope. Dum naĝado antaŭe gvidas virdelfenoj kaj la delfeninoj kun siaj idoj sekvas ilin. La blanknaĝilaj delfernaj manĝas dolcakvajn fiŝojn, akvoherbojn kaj insektojn. Ili glutas la manĝajojn sen niaLido. Ili moviĝas malrapide kaj spiras post ĉiu 20-30-a sekunde. Surprizite ili rapidas en profundan akvon kaj restas lie 135 sekundojn. Blanknaĝilaj delfenoj pariĝas en la fino de vintro kaj komenco de printempo. Post unujara gravedeco delfenino naskas ĉiufoje una idon. Post 5-6 jaroj la ido maturiĝas.

La blanknaĝila delfeno estas unu el la du specoj de dolĉakvaj balenoj en Cinio. Ĝi havas gravan sciencan valoror, en biologio, bioniko kaj fiziologio. Nun ĝia nombro estas ege malgranda. En 1980 oni kaptis virdelfenon kaj bredis ĝin en la Instituto de Akvaj Vivuloj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj. Nun ĝi, nomata "Ĉjiĉji", bone vivas tie (1987).


La blanknaghila delfeno Qiqi


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com